Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Novembro 20)

(GMT+08:00) 2015-11-20 17:22:46     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 20a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉefministro Li Keqiang ekveturis al Malajzio por serio da kunvenoj de gvidantoj pri orient-azia kunlaboro kaj ofiicala vizito al la lando; 28 teroristoj estis mortigitaj en 56-taga agado en Xinjiang. Sekve estos la programero Inter Ni kaj vi aŭdos intervjuon de nia raportisto kun kuba esperantista kantisto Julian Hernandez. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vendrede iris el Pekino al Kuala-Lumpuro por ĉeesti serion da ĉiujaraj kunvenoj de gvidantoj pri orient-azia kunlaboro kaj fari oficialan viziton al Malajzio de la 20a ĝis la 23a de novembro.

Li ĉeestos la 18an kunvenon de gvidantoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, la 18an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj la 10an Orient-Azian Pintkunvenon.

En la akompano de sia edzino Cheng Hong, Li ankaŭ faros la oficialan viziton laŭ la invito de sia malajzia kolego Najib Tun Razak.

Dum la vizito Li okazigos jaran kunvenon de ĉina kaj aŭstralia ĉefministroj kun aŭstralia ĉefministro Malcolm Turnbull kaj renkontiĝos kun gvidantoj de aliaj landoj.

La polico de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, okcidenta Ĉinio sukcese detruis teroristan grupon post 56-taga batalo en montara regiono.

Deklaro publikigita de la loka departemento de publika sekureco diris, ke en la 18a de septembro grupo da armitaj homoj atakis karbominejon en la gubernio Baicheng de la regiono Aksu. Ili mortigis 11 civilulojn, tri policanojn kaj du para-policajn membrojn kaj vundis 18 aliajn.

Ili poste eskapis en la montojn. La polico tuj komencis serĉadon, al kiu aliĝis pli ol 10 000 civitanoj kaj policanoj en la areo de 1 300 kvadrataj kilometroj.

Ĝis la 12a de novembro, 28 membroj de la grupo estis mortigitaj de la polico en batalo kaj unu kapitulacis.

La terorista grupo estis rekte gvidata de transmara ekstremista grupo kaj estrata de du lokaj viroj nomataj Muzo Tohniyaz kaj Mamat Aysa. La deklaro diris, ke la nomo de la organizo ne povas esti malkaŝita, ĉar ankoraŭ iras la enketo.

Ĵaŭde la franca prokurorejo anoncis, ke suspektata ĉefplananto de la atakoj en Parizo estis mortpafita merkrede en kontraŭterorisma agado. Tiutage Belgio deklaris 18 rimedojn por fortigi sekurecon kaj antaŭzorgi terorisman minacon.

Pariza prokuroro Francois Molins diris, ke estis trovita kadavro en apartamento atakita de la polico merkrede, kaj post identigo la polico konfirmis, ke la mortinto estas Abdelhamid Abaaoud, ĉefplananto de la atakoj en parizo. Molins anoncis merkrede nokte en gazetara konferenco, ke analizante telefonan komunikadon kaj bankajn informojn de Abaaoud, la polico konstatis, ke tiu makrok-devena belgo planis kaj efektivigis kelkajn atakojn en Eŭropo por la ekstremisma grupo Islama Ŝtato

Belga ĉefministro Charles Michel deklaris jaŭde en la federacia parlamento 18 rimedojn por fortigi sekurecon kaj antaŭzorgi terorisman minacon. La rimedoj inkluzivas aldoni 400 milionojn da eŭroj al la buĝeto de la financa jaro 2016 por intensigi landliman kontrolon kaj plusendi soldatojn al patrolado.

Ĵaŭde vespere la franca prezidentejo publikigis komunikaĵon, anoncante, ke tiutage franca prezidento Francois Hollande kunvokis kunvenon pri defendo. Li aŭskultis raporton pri kapto de respondeculoj kaj komplicoj de la atakoj en Parizo kaj ordonis la francan armeon intensigi la operacon kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirio.

La komunikaĵo diris, ke la ĉeestantoj de la kunveno ekzamenis ĉiujn rimedojn, alprenitajn de la lando por plifortigi la sekurecon de enlandaj civitanoj, kaj diskutis pri diplomatia agado rilata al la siria krizo, precipe pri la vizito de Hollande al Usono kaj Rusio en la venonta semajno.

Ĵaŭde la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj publikigis mediatan deklaron, energie kondamnante la mortigon de ĉina kaj norvega ostaĝoj fare de la Islama Ŝtato.

La deklaro diras, ke la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj energie kondamnas la "malnoblegan kaj malkuraĝan agon" de la Islama Ŝtato, kiu mortigis la ĉinan civitanon Fan Jinghui kaj norvegan civitanon Ole Johan Grimsgaard-Ofstad. Ĝi asertas, ke tiuj krimoj refoje montras la kruelecon de la Islama Ŝtato. La Sekureca Konsilio esprimas sinceran simpation kaj kondolencon al la familianoj de la viktimoj, la ĉina registaro kaj la norvega registaro.

La Sekureca Konsilio emfazas persekuti kaj puni la krimulojn kaj urĝas diversajn landojn strikte kunlabori kun la ĉina kaj norvega registaroj. Ĝi reasertas, ke ia ajn terorista aktiveco estas krimo nepravigebla malgraŭ iu ajn homo pro iu ajn motivo en iu ajn loko kaj tempo.

Ĉina sendito al UN ĵaŭde diris, ke la du partioj rilataj al la kosova demando devas fari dialogon kaj intertraktadon en la kadro de koncerna rezolucio de la Sekureca Konsilio de UN por serĉi konvenan solvon de la demando.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, diris tiutage en malferma kunveno de la Sekureca Konsilio de UN pri Kosovo, ke la rezolucio 1244 estas grava leĝa bazo de la solvado de la kosova demando, kaj la du partioj rilataj al la kosova demando devas fari dialogon kaj intertraktadon laŭ la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN kaj en la kadro de koncerna rezolucio de la Sekureca Konsilio por serĉi konvenan solvon.

Liu diris, ke Ĉinio admiras pozitivajn klopodojn de Serbio por politika solvado de la kosova demando kaj pozitivan rezulton de la altnivela politika dialogo inter Beogrado kaj Priŝtino en la kampoj de energio kaj telekomuniko. Ĉinio instigas la du partiojn subteni pragmatan kaj konstrueman dialogon por serĉi longedaŭran solvon de la kosova demando kaj konservi pacon kaj stabilecon de Balkanio kaj la tuta Eŭropo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto