Vizitu Forumon

Kvar homoj mortigitaj en bombatako en Sinajo, Egiptio

(GMT+08:00) 2015-11-24 20:26:09     Redaktoro:Yu Rongkang

La egipta Mezorienta Novaĵ-Agentejo marde raportis, ke estis mortigitaj kvar homoj, inkluzive de juĝisto, kaj 12 aliaj vunditaj tiutage en atako per aŭtobombo kontraŭ iu hotelo en la urbo Al-Arish de la egipta provinco Nord-Sinajo.

La raporto diris, ke en la atakita hotelo loĝis juĝistoj, kiuj superrigardis la parlamentan elektadon. La eksplodo difektis instalaĵojn de la hotelo. La polico blokis la regionon ĉirkaŭ la okazejo, kaj la vunditoj estis transportitaj al hospitalo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto