Vizitu Forumon

Ĉinio alvokas fruan rekomencon de palestina-israela intertraktado

(GMT+08:00) 2015-11-25 13:42:58     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina sendito marde diris, ke lastatempe la intertraktado inter Palestino kaj Israelo stagnis, kaj la internacia komunumo devas klopodi por akceli reciprokan konfidon inter Palestino kaj Israelo kaj frue rekomenci la intertraktadon.

La Ĝenerala Asembleo de UN tiutage okazigis plenan kunvenon pri palestina demando kaj la situacio en Mez-Oriento. Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, diris en sia parolado, ke lastatempe la palestina-israela intertraktado stagnis, la duflanka konflikto akriĝis, kaj la sekureca situacio malboniĝis. La internacia komunumo devas urĝi la du flankojn tuj alpreni rimedojn por haltigi perforton kaj mildigi la situacion, kaj Israelo kiel la pli forta partio devas agi la unua. Krome, raciaj zorgoj de la regionaj landoj devas esti gravigitaj.

Liu diris, ke la internacia komunumo devas klopodi por akceli reciprokan konfidon inter Palestino kaj Israelo kaj frue rekomenci la intertraktadon. La Unuiĝintaj Nacioj devas ludi pli grandan rolon en solvado de la palestina demando.

Li diris, ke Ĉinio estas firma subtenanto de palestina-israela paco. Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la kunveno festanta la Internacian Tagon de Solidareco kun la Palestina Popolo. En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo li esprimis simpation kaj subtenon al la palestina popolo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto