Vizitu Forumon

Ĉinio kondamnas letalan bombatakon en Tunizio

(GMT+08:00) 2015-11-25 19:17:33     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio merkrede kondamnis bombatakon en la ĉefurbo de Tunizio marde kaj funebris pri la viktimoj.

Bombatako kontraŭ la buso de prezidanta gardistaro marde nokte mortigis almenaŭ 12 homojn en la centro de la ĉefurbo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hong Lei diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio kondamnas la bombatakon kaj funebras pri la viktimoj.

Ĉinio ankaŭ esprimis simpation al la tunizia registaro, la familioj de viktimoj kaj al la vunditoj.

Tunizia prezidento Beji Caid Essebsi deklaris tutlandan krizostaton kaj noktan elirmalpermeson en la ĉefurbo post la atako.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto