Vizitu Forumon

Xi Jinping interparolis kun François Hollande

(GMT+08:00) 2015-11-03 16:08:05     Redaktoro:Ĝoja

Lunde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sia franca paralelulo François Hollande. Ili alte taksis la disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kaj konsentis klopodi plu por senĉese krei novan situacion de amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj.

Xi montris, ke ofta kontakto inter gvidantoj estas bona tradicio de la interrilatoj. Danke al komuna prizorgado, la rilatoj fariĝas pli kaj pli viglaj, pragmata kunlaboro sur diversaj kampoj kaj kulturaj interŝanĝoj estas fruktodonaj. La rilatoj surpaŝis novan ŝtupon kaj fariĝis pli maturaj, pli stabilaj, pli profundaj, pli pragmataj kaj pli vivoplenaj. Xi esperis, ke la du landoj klopodos por riĉigi la intiman kaj kontinuan ampleksan strategian partnerecon en la nova epoko.

Xi ankaŭ elmetis tri proponojn por disvolvi la dulandajn rilatojn: ludi gvidan kaj garantian rolon de politika interfido; akceli pragmatan kunlaboron kaj kulturajn interŝanĝojn; kaj kune akceli konstruadon de novtipaj internaciaj rilatoj.

Xi diris, ke Ĉinio alte taksas la grandan klopodon, kiun faris Francio por preparo de la klimata konferencon en Parizo, kaj firme subtenas Francion en okazigo de la konferenco. Ankaŭ Ĉinio faris efektivan klopodon por sukcesigi la konferencon.

Hollande diris, ke lia vizito al Ĉinio celas plifortigi la ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio.

Post la interparolo, ili kune publikigis Komunan Deklaracion de Ĉina kaj Franca Ŝtatestroj pri Klimata Ŝanĝiĝo, kaj kune ĉeestis subskribon de dokumentoj de kunlaboro inter la dulandaj registaroj kaj inter entreprenoj en la terenoj de ekonomio, komerco, financo, energio, mediprotekto kaj kulturo.

Ili ankaŭ kune intervidiĝis kun raportistoj kaj respondis demandojn pri la dulandaj rilatoj kaj klimata ŝanĝiĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto