|
||||||
|
|
||
Nova vivo de kamparanoj en regionoj trafitaj de tertremo en Sichuan
Post la granda tertremo je 8 gradoj, okazinta la 12-an de majo, 2008 en Sichuan, sudokcidenta parto de Ĉinio, ĉina registaro kaj diversaj rondoj de la socio rapide komencis helpadon al lokanoj fari rekonstruado. Nuntempe multaj lokanoj jam translokiĝis en fiksaj loĝkvartaloj kaj financa enspezo plialtiĝas. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.
Urbeto Yingxiu estis skuocentro de la granda tertremo. S-ino Huag Chengying, kamparano de Laojie-vilaĝo de la urbeto Yingxiu jam translokiĝis en fiksan loĝejon pasintjare. La nova domo konsistas el du etaĝoj kaj estas pligranda kaj brila ol la malnova. La tuta familio komencis ilian feliĉan vivon en la nova domo.
(sono 1)
"La nova domo havas tri ĉambrojn kaj unu halon kun grandeco de pli ol 100 kvadradaj metroj. La domo kostas preskaŭ 130 000 aŭ 140 000 juanoj, inter kiuj, la registaro donis 30 000 aŭ 40 000 juanojn kaj aliaj monhelpis 12 000 juanojn."
En vilaĝo Laojie, ĉiuj vilaĝanoj nun loĝas en setlejoj kaj la registaro dungis lokajn vilaĝanojn fari rekonstruadon de bazaj instalaĵoj por helpi ilin solvi vivtenan problemon.
Estas 4 membroj de familio de Huang Chengying, la geedzoj kaj du infanoj. Ŝia edzo estas elektroteknikisto de iu entrepreno kaj lia enspezo povas kontentigi bezonon de la tuta familio. Akceptante intervjuon de nia raportisto, ŝi faras kruco-stebadon, la lokan artefaritaĵon. Cai Daimin, respondeculo de urbeto Yingxiu, diris, ke en la estonteco, la vilaĝo Laojie disvolvos al turisma industrio. Unuflanke kuraĝigi vilaĝanojn malfermi "hejman hotelon", aliflanke helpi lokajn virinojn vendi artaĵojn de kruco-stebado.
(sono 2)
"Ni ĉefe disvolvos turismadon en la estonteco, ekspluati la trian industrion, vilaĝan vojaĝon, hejman hotelon. Samtempe la registaro alprenis iujn politikojn por kuraĝigi vilaĝanojn, aŭ donis investon kaj aĉeti instalaĵojn por vilaĝanoj disvolvi la trian industrion. Krome oni malfermos kunlaboran asocion de kruco-stebo kaj brodo de Qiang-nacieco gajni enspezon por virinoj."
Cai Daimin diris, ke post fondiĝo de la kunlabora asocio, li invitos specialistojn fari trejnadon al virinoj kaj grupe aĉeti kaj vendi la stebaĵojn. Tial heredante tradician artaĵon, vilaĝanoj gajnas monon samtempe.
En vilaĝo Wugui de urbeto Cuiyuehu de urbo Dujiangyan, oni havas aliaj rimedon helpi vilaĝanojn fari rekonstruadon. Ĉar plej parto da loĝdomoj de lokanoj estis detruitaj. Do oni uzas teron per scienca metodo dum la rekonstruado. Garantiante teron de loĝdomoj, oni ŝanĝis parton da teron al agroj. Laŭ koncerna politiko, vilaĝanoj akiras financan mon-redonon.
(sono 3)
"Ni kolektiĝas teron de vilaĝanoj, se ni ŝanĝas unu muon da teron al agro, la registaro donas al ni 150 000 juanoj kaj ni povas doni tian 150 000 juanoj al vilaĝanoj."
Fu Qinghong diris, ke rearanĝo de tero donas parton da monhelpo al vilaĝanoj por aĉeti novan loĝdomon.
| © China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |