vendrede 18-an de apr  2025 
Vizitu Forumon

Pliboniĝas la vivo de Qiang-anoj post tertremo

(GMT+08:00) 2010-02-05 17:03:22
Litertipo ( Granda | Mezgranda | Malgranda )

La ĉina provinco Sichuan estas unu el regionoj loĝataj de la naciminoritato Qiang. En la jaro 2008 forta tertremo kun la epicentro en Wenchuan grave vundis tiun ĉi naciecon kun la historio de pli ol 3 000 jaroj. Domoj ruiniĝis kaj multaj homoj perdis la vivon. Post la tertremo la ĉina registaro helpas al lokaj popolanoj rekonstrui la hejmlokon kaj rekomenci la produktadon kaj ankaŭ plenforte protektas kulturajn heredaĵojn de tiu ĉi malnova naciminoritato.

En la gubernio Beichuan loĝas pli ol 77 000 Qiang-anoj. La 12-an de majo, 2008, la tertremo forte frapis la gubernion. Granda nombro da homoj mortis aŭ vundiĝis, kaj pli ol 90% de domoj detruiĝis. Dum la rekonstruado la ĉina registaro alvokis helpon de la tuta lando kaj ankaŭ kuraĝigis Qiang-anojn konstrui la hejmlokon sin apogante sur propraj fortoj. Nun ili vivas eĉ pli kontente ol antaŭe.

Baldaŭ venos la ĉina novjaro. Sinjorino Ren Wanxiu de la vilaĝo Longping, okupiĝis pri preparado de manĝaĵoj por la novjaro. La tertremo detruis la domon de ŝia familio, sed nun la familio havas novan domon. Ŝi diris, ke ili starigis la novan domon danke al la registaro, kiu liveris al ili subvencion kaj seninterezan krediton en la sumo de pli ol 50 000 juanoj—pli ol duono de la totala kosto de la domo. Ren Wanxiu diris: "La registaro liveris al ni subvencion kaj seninterezan krediton, kaj administracio de nia urbeto donacis al ni kahelojn. Ni estas tre kontentaj kaj dankas la registaron!"

La menciitaj kaheloj estas ne ordinaraj, sed zorge dezajnitaj sub la aranĝo de la registaro. La novaj domoj havas stilon kaj elementojn de Qiang-nacieco.

Sur la monto je 5 kilometroj fore de la hejmo de sinjorino Ren Wanxiu estas la vilaĝo Shiyi. Chen Huaquan, direktoro de la administra komitato de la vilaĝo, diris al raportisto, ke post la tertremo membroj de la vilaĝo kolektis pli ol 400 000 juanojn helpite de koncernaj administracioj kaj starigis centron por protektado de ne-materialaj kulturaj heredaĵoj kaj trejnejon de la nacieca kulturo meze de la vilaĝo sur la areo de ĉirkaŭ 1 000 kvadrataj metroj. Krome la vilaĝanoj riparis difektitajn gvatturojn kaj aliajn tradiciajn konstruaĵojn. Nun la vilaĝo fariĝis turisma loko. Ĝi povas samtempe akcepti pli ol 200 vizitantojn. Multaj familioj jam asociiĝis por entrepreni vilaĝan restoracion. Chen Huaquan diris: "Antaŭ la tertremo nur kelkaj familioj entreprenis restoracion. La tertremo detruis ĉirkaŭ 90% de la domoj, kaj la novaj domoj alportis al la vilaĝanoj grandan ŝuldon, kaj pro tio ni asociiĝis entrepreni restoracion kaj turismon."

Vilaĝoj de la Qiang-nacieco tiras al si turistojn el Chengdu kaj Pekino. Belaj pejzaĝoj kaj interesaj moroj forte sorĉas urbanojn. Turismo pliigas al la vilaĝanoj la enspezon. Vilaĝano Tang Qiongxiu establis butikon pri brodaĵoj en propra vilaĝo. Prospera komerco feliĉigas la familion. Tang Qiongxiu diris: "Ni estas tre kontentaj kaj vivas pli feliĉe ol antaŭe."

Han Zhongming, direktoro de la estraro de Popola Kongreso de la urbeto Leigu, diris al raportisto: "Nun pli ol 80% de vilaĝanoj de nia urbeto jam loĝas en permanentaj domoj. Antaŭ la 12-a de majo, 2010, ĉiuj familioj havos propran novan domon. Nun ni plenforte klopodas serĉi laborŝancon por vilaĝanoj kaj altigi ilian laborlertecon por ke ili vivu pli kaj pli feliĉe!"

Komentu            Printu            Fermu
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto