|
||||||
![]() |
![]() |
|
|
![]() |
||
![]() |
||
![]() |
||
|
||
![]() |
||
![]() |
Nun diversaj lokoj de Ĉinio ĝoje celebras la plej gravan tradician feston—la Printempa Festo de Ĉinio. Diversaj bazaroj kaj negocaj kvartaloj kreis densan festan etoson. Nia raportisto rimarkis, ke dum la Printempa Festo, bazaroj, supermarktoj kaj butikoj de diversaj lokoj preparas sufiĉan provizadon kaj konsuma bezonado estas tre alta.
Dum la Printempa Festo, evidente multiĝis la homoj en diversaj supermarktoj kaj bazaroj de Pekino. Direktoro pri publikaj rilatoj de franca supermarkto Carrefour en Shijingshan s-ro Wang Zhenjiang konigis, ke en ordinara tempo la nombro de klientoj ĝenerale estas 7 000 kaj 8 000, sed dum la festo, tiu cifero multiĝis je 30% kaj 40%. Dank' al sufiĉa preparado, la provizado de komercaĵoj estas malstreĉa.
"Lastatempe multiĝis aĉetado de konsumantoj, kompare kun la ordinara tempo, la nombro de konsumantoj pliiĝis je 30% kaj 40%. Ni jam faris preparadon antaŭ unu monato kaj dungis provizejon en ĉirkaŭa loko, do ni tute povas kontentigi bezonon de konsumantoj."
Pekinano s-ro Yang diris, ke la Printempa Festo estas la plej unuiĝa tago de lia familio kaj dume ili bezonas plej multe da komercaĵoj. Li diris:
"Mi aĉetis iujn ornamaĵojn, ekzemple pasamento de ideogramo 'Fu'. Mi planas aĉeti plu iujn fruktojn kaj viandojn. Ni kaj gefiloj kune pasigos ĝojan feston."
Viziti foiron dum la Printempa Festo estas tradicia kutimo de ĉinaj kamparanoj. Lastatempe kamparaj foiroj de Heilongjiang, Hebei kaj aliaj estas tre varmaj. Krom manĝaĵoj kaj uzaĵoj, sur la foiroj ankaŭ vendiĝas lanternoj kaj novjaraj versparoj. Multaj kamparanoj ankaŭ kutime faras aĉetadon en kamparaj supermarktoj. Provizantoj de Jiangxi, Guangxi kaj aliaj provincoj aparte sendis personojn al fabrikoj por rekte preni komercaĵojn. Respondeculo de iu kampara supermarkto en la urbeto Liantang de la urbo Nanchang de la provinco Jiangxi de sudokcidenta Ĉinio Wang Qiong diris,
"Por garantii provizadon, ni ĉiutage eksponas komercaĵojn du aŭ tri fojojn."
Laŭ ĉina tradicia diro, dum la Printempa Festo oni adiaŭas la malnovan kaj bonvenigas la novan. Krom aĉeti novjarajn komercaĵojn, la homoj ofte vizitas bazarojn por elekti novajn vestojn, ŝuojn kaj ĉapojn. Multaj homoj ŝatas viziti bazarojn de elektronikaj aparatoj. S-ro Liang Xun el Kantono estas unu el ili. S-ro Liang diris, ke multaj bazarojn de elektronikaj aparatoj ellaboris aĉetakcelajn rimedojn kaj estas profite aĉeti elektronikajn aparatojn dum la festo.
"Dum la Printempa Festo, la prezo de elektronikaj aparatoj estas pli malalta ol tiu en la ordinara tempo kaj ankaŭ multiĝis speco de komercaĵoj."
Dum la festo, ankaŭ surreta aĉetado ŝanĝis konsuman kutimon de multaj ĉinoj. Laŭ statistiko, surreta aĉetado jam estas la unua elektita kanalo de multaj homoj por aĉeti novjarajn komercaĵojn. S-ino Huang Jia de departemento pri publikaj rilatoj de la retejo Taobao, la plej granda surreta negoca platformo de Ĉinio, diris, ke dum la Printempa Festo, multiĝis negocoj de la retejo kaj ĉefaj komercaĵoj rilatas al la festo.
"Dum la festo, la komercaĵoj negocataj sur la retejo Taobao ĉefe estas manĝaĵoj, elektronikaj miniaparatoj, donacoj, ornamaĵoj kaj similaj. Inter ili manĝaĵoj inkludas diverslokajn manĝetojn kaj produktojn de malnovaj firmaoj."
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |