Vizitu Forumon

Ĉinaj aŭtoj kun sendependaj markoj altigas markan figuron en transmara merkato

(GMT+08:00) 2010-02-18 16:13:12

En 2009, akcelate de serio da stimulaj politikoj pri aŭta konsumado, ĉinaj aŭtaj kvantoj produkta kaj venda superis 13,6 milionojn, tial superinte Usonon, Ĉinio fariĝis la unua granda lando de aŭtaj kvantoj produkta kaj venda en la mondo. Samtempe kun tio, influate de internacia financa krizo kaj aliaj faktoroj, ĉinaj aŭtoj kun sendependaj markoj suferis malfacilon en eksporta merkato, kaj eksporta kvanto grande malpliiĝis. Pri ĉi tiu stato, ĉinaj entreprenoj pri aŭtoj kun sendependaj markoj faris seriozan memanalizon, alprenis aktivajn kontraŭajn rimedojn, senĉese altigis markan figuron kaj metis bazon por ke ĉinaj aŭtoj kun sendependaj markoj estu pli bone vendataj en transmara merkato. Karaj aŭskultantoj! Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Laŭ statistiko de ĉina asocio de aŭta industrio, en 2009 eksporta kvanto de ĉinaj aŭtoj estis 370 mil, malpliiĝis je pli ol 45% ol tiu en 2008. Fakuloj ĝenerale opiniis, ke la internacia financa krizo kaŭzis redukton de bezono en eksporta merkato, cetere, problemoj, aperintaj dum la plivastiga procezo de ĉinaj aŭtoj kun sendependaj markoj en la transmara merakto kaŭzis, ke ĉinaj aŭtoj kun sendependaj markoj pli malfacile traktis la malbonan merkatan situacion. Komerca konsilanto de la ĉina ambasadorejo en Rusio Gao Xiyun esprimis, ke per malalta prezaro, ĉinaj aŭtoj eniris en la rusan merkaton, ĉi tiu strategio estis tre efika en la unua periodo, sed nun la malbona postvenda servado estas la plej granda problemo, montrita de rusaj konsumantoj, pro maltrankvilo pri la postvenda servado, multaj rusaj konsumantoj forlasis planon pri aĉeto de ĉinaj aŭtoj.

Efektive, la stato en la rusa merkato kaŭzis sufiĉan atenton de ĉinaj entreprenoj pri aŭtoj kun sendependaj markoj. En la lastaj jaroj, ĉina plej granda pasaĝeraŭta entrepreno Yutong tenis la rapide kreskan tendencon de la monda merkato de pasaĝeraŭtoj. Vicĝenerala direktoro de la entrepreno Yutong sinjoro Wang Wenbing konigis, ke pri plivastigo en la transmara merkato, kiel ĉina sendependa marko, Yutong difinis disvolvan modelon pri grandigo de la merkato, sed ne pri unuopaj mendiloj. Samtempe kun vendado en la tutmonda merkato, postvenda servado de Yutong kovros ĉiujn regionajn merkatojn. Li diris:

"Laŭ la penso pri plivastigo en merkato, ni sampaŝe faris aranĝon de postvenda servado, reto de pecoj kaj merkata plivastigo. Eĉ antaŭ ol realigi veran vendan plivastigon, ni jam faris preparon pri reto de servado kaj pecoj."

Stabile akcelante postvendan servadon, ĉinaj entreprenoj pri aŭtoj kun sendependaj markoj komencis altigi kvaliton de ĉinaj aŭtoj por ŝanĝi koncepton de transmaraj konsumantoj pri nekonfilo al ĉinaj aŭtoj. En septembro de 2009, 4 aŭtotipoj de ĉina aŭto kun sendependa marko Granda Muro gajnis konfirmon de Eŭropa Unio, tio signifas, ke ĉinaj aŭtoj unuafoje povas esti libere vendataj en landoj de Eŭropa Unio.

Vicĝenerala direktoro de venda kompanio de entrepreno Granda Muro sinjoro Shang Yugui diris:

"Por gajni konfirmon de Eŭropa Unio, nia entrepreno pagis pli ol 10 milionojn da juanoj, ĉar tio fontas el tutgloba strategia fikslokigo, ankaŭ alportos profiton kaj influos ĉinan aŭtan markon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto