|
||||||
![]() |
![]() |
|
|
![]() |
||
![]() |
||
![]() |
||
|
||
![]() |
||
![]() |
La 5-an de marto en Pekino inaŭguriĝis jarsesio de la Tutlanda Popola Kongreso, la plej alta organo de la ŝtata regpotenco. Ĉefministro Wen Jiabao faris raporton pri registara laboro al ĉirkaŭ 3 000 reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso. Pasintajare Ĉinio sukcese liberiĝis el la internacia financa krizo kaj la unua realigis la ekonomian revigliĝon, kaj nun tiu ĉi raporto klare skizis la disvolvan vojmapon de Ĉinio post la internacia financa krizo. La raporto respondis demandojn pri domprezo, enspezo, sanprotekta servo k.t.p., plej atentatajn de la ĉina publiko, kaj elmetis konkretajn rimedojn por solvi ilin.
La raporto difinis la ĉefan taskon de la registaro en tiu ĉi jaro: efektivigi makroskopan reguligon, stabile kaj relative rapide kreskigi plu la ekonomion, intensigi ŝanĝon de la ekonomi-disvolva maniero kaj rearanĝon de la ekonomia strukturo, plibonigi la popolan vivtenon kaj akceli socian harmonion. Ĝi reflektas la decidemon de la ĉina registaro kuraĝe alfronti defiojn kaj solvi problemojn.
Malgraŭ multaj necertecoj kaj malfaciloj la ĉina registaro estas tre memfida pri la ekonomia kresko en la kuranta jaro kaj difinis la celon: la malneta enlanda produkto kresku je ĉirkaŭ 8%, la urba registrita senlaboreco kalkuliĝu al sub 4,6%, kaj la konsuma prezindico altiĝu ĉirkaŭ 3%. Pri tiu ĉi celo Wen Jiabao diris: "Mi devas fari iom da klarigo pri la celo. Kreskigante la malnetan enlandan produkton je ĉirkaŭ 8%, ni devas atenti la efikon, tio estas, ke ni turnu gravecon de diversaj laboroj al ŝanĝo de la ekonomi-disvolva maniero kaj rearanĝo de la ekonomia strukturo."
Por atingi la ekonomi-disvolvan celon Wen Jiabao elmetis en la raporto plurajn rimedojn, ekzemple apliki plu pozitivan financ-politikon kaj konvene malstriktan monpolitikon, ekspansiigi konsuman postuladon de la loĝantaro, intensigi ŝanĝon de la ekonomi-disvolva maniero, rearanĝi kaj optimumigi la ekonomian strukturon, konkordigi la ekonomian disvolvon en diversaj regionoj, kaj fari tutecan planon pri urbanizado kaj konstruado de la nova kamparo.
Por altigi la kvaliton kaj nivelon de la ekonomia disvolvo Wen Jiabao alvokis en la raporto, ke oni kulturu novajn strategiajn industriojn, plenforte disvolvu industriajn sektorojn pri novaj energioj kaj materialoj, mediprotekto, energiŝparo, biomedicino, informa teknologio kaj pintklasa manufakturado.
Laŭ enketo de pluraj prestiĝaj retejoj domprezo estas la plej atentata temo. En la lasta jaro loĝdomoj senĉese prezaltiĝis, kaj la kresko atingis la rekordon. La publiko arde atendas, ke la registaro prenu rimedojn por konvenigi la prezon. Wen Jiabao diris en la raporto: "Ni devas rezolute malhelpi tro rapidan altigon de domprezo en iuj urboj por kontentigi la fundamentan loĝpostulon. Unue, ni efektivigu plu grandskalan loĝigan projekton; due, subtenu al loĝantoj aĉeti domojn por propra loĝado; trie, subpremu spekuladon; kaj kvare, plenforte reguligu la dombienan merkaton."
Por garantii kontinuan kaj sanan disvolviĝon de la ekonomio kaj socio Wen Jiabao elmetis en la raporto postulojn daŭrigi la reformadon kaj malfermon, intensigi kulturan disvolvon, plifortigi la batalon kontraŭ korupto, kaj efektive garantii demokratiajn rajtojn de la popolo. Li diris "Oni devas meti la laboron kontraŭ korupto sur gravan lokon, pliigi kontrolon al la administra potenco, kaj praktiki sistemon de la publikigo de registaraj aferoj. Ni devas krei kondiĉojn por ke popolanoj kritiku kaj kontrolu la registaron, kaj ludigi al amaskomunikiloj la kontrolan rolon por ke la potenco funkciu en la suno."
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |