vendrede 18-an de apr  2025 
Vizitu Forumon

Ĉinio donos pli da graveco al plibonigo de popola vivteno

(GMT+08:00) 2010-03-06 17:43:01
Litertipo ( Granda | Mezgranda | Malgranda )

En 2009, dank` al la tuteca ekonomi-ekscita plano la ĉina ekonomio kreskis je 8,7% pli multe ol tiu en 2008, kaj la kresko estas pli alta ol la celita de la ĉina registaro; krome la ĉina registaro atingis rimarkindan rezulton en garantiado kaj plibonigo de la popola vivteno. Ĉio ĉi ricevis bonvenigon de ĉinaj popolanoj. Nun en Pekino okazas jarsesio de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Ĝi elsendis la informojn, ke en la jaro 2010, Ĉinio, sin liberiganta el la influo de la financa krizo, donos pli da graveco al plibonigo de la popala vivteno, efektivigante la makroskopan reguligon. Bonvole aŭskultu detalan raporton!

En 2009 por respondi al la financa krizo Ĉinio efektivigis pozitivan financpolitikon kaj konvene malstriktan monpolitikon, grandskale pliigis la registaran financan elspezon, pluigis rapidan kreskon de la mona kredito, kaj kontentigis kapitalan postuladon en la ekonomia kaj socia disvolvo. La 6-an de marto en gazetara konferenco de la jarsesio de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, sinjoro Zhang Ping, direktoro de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, diris, ke en la lasta jaro, dank` al la tuteca ekonomi-ekscita plano, Ĉinio tre rapide rekreskigis la ekonomion, kaj la laboro favora al la popola vivteno gajnis pozitivan progreson. Zhang diris: "Pasintajare Ĉinio ricevis rimarkindan efikon en plibonigo de la popola vivteno, kaj popol-amasoj ricevis pli multe da materialaj profitoj ol iam ajn antaŭe, ekzemple, ni aldonis 11,2 milionojn da novaj dungatoj, pli multe ol la celitaj; la sistemo de fundamenta pensio kaj kuracasekuro pli perfektiĝis; efektivigante la politikon de deviga edukado ni nuligis la pagon de kamparaj lernantoj kun ekonomia mlafacilo por mezgrada specialigita edukado kaj profesia edukado."

La 5-an ĉi-monate ĉefministro Wen Jiabao diris en raporto pri la registara laboro, ke plibonigo de la popola vivteno estas la baza celo de Ĉinio en la ekonomia disvolvo; en 2010 la ĉina registaro garantios kaj plibonigos plu la popolan vivtenon. La 6-an ĉi-monate, Xie Xuren, ĉina financa ministro, diris en gazetara konferenco, ke ĉi-jare la centra financo pliigos plu la monasignon kaj subtenon por plibonigi la popolan vivtenon. Li diris: "Ĉi-jare Ĉinio aranĝos registaran investon de 992,7 miliardoj da juanoj por subteni konstruadon de kamparaj bazaj instalaĵoj, plibonigon de la kamparana vivteno, kaj konstruadon de garantiaj loĝdomoj, kaj akceli disvolviĝon de edukado, sanprotekta servo, kulturo kaj aliaj sociaj aferoj, subteni mediprotekton, energiŝparon kaj ekologian konstruadon kaj la memstaran kreadon kaj strukturan rearanĝon de entreprenoj. Ĉinio optimumigos strukturon de la financa elspezo por efektive garantii kaj plibonigi la popolan vivtenon, kaj pliigos plu la monasignon al publikaj servoj."

Wen Jiabao faris eksplikon pri distribuado de la enspezo en la raporto. Li diris, ke racia distribuado de la enspezo estas grava enkorpiĝo de la egaleco kaj justeco de la socio; oni devas ne nur fari "kukon" de la socia havaĵo pli granda per la ekonomia disvolvo, sed ankaŭ bone dividi la "kukon" per racia distrubuado.

Zhang Ping diris, ke en la estonteco disvolvante la ekonomion, Ĉinio pli intensigos la makroskopan reguligon al distribuado de la enspezo por ke distribuado de la nacia enspezo estu pli kaj pli racia.

Komentu            Printu            Fermu
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto