sabate 12-an de apr  2025 
Vizitu Forumon

Ĉinio volas akceli interfidon kaj kunlaboron kun diversaj landoj

(GMT+08:00) 2010-03-07 16:36:29
Litertipo ( Granda | Mezgranda | Malgranda )

La 7-an de marto en gazetara konferenco de la jarsesio de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi diris, ke en 2010 Ĉinio antaŭenpuŝas plu ĉiuflankan diplomation, volas akceli interkomprenon, lerni unu alian kaj kune disvolviĝi kun diversaj landoj, kaj faros en la mezuro de siaj fortoj pli grandan kontribuon por la paco, stabileco kaj disvolviĝo de la mondo kaj la propra regiono. Bonvole aŭskultu detalan raporton!

Tiutage en Pekino okazis gazetara konferenco de la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Invitite ministro Yang Jiechi respondis demandojn de raportistoj. Dum ĉirkaŭ 2 horoj li respondis demandojn de raportistoj pri grava punkto de la ĉina diplomatio en 2010, la rilatoj kun Usono, Rusio kaj aliaj landoj, pintkonferenco de la Grupo 20, la nuklea problemo de la korea duoninsulo kaj aliaj regionaj problemoj. Li diris, ke 2010 estas grava por trakti plu la internacian financan krizon kaj rekreskigi la mondan ekonomion, kaj Ĉinio firme protektos plu interesojn de la ŝtata suvereneco, sekureco kaj disvolvo kaj antaŭenpuŝos ĉiuflankan diplomation. Li diris: "Mi volas aparte emfazi, ke ĉi-jare ni antaŭenpuŝos la diplomation precipe por la pintkonferenco kaj la Monda Ekspozicio, kaj kreos bonan eksteran medion por pluigi stabilan kreskon de la ekonomio, akceli la disvolvon kaj rearanĝi la ekonomian strukturon."

Parolante pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono li diris, ke la usona armilo-vendo al Taiwan kaj la intervidiĝo de usonaj gvidantoj kun Dalai serioze malobservis principon de la tri komunaj komunikoj kaj la komuna deklaro de la du landoj, damaĝis kernajn interesojn de Ĉinio kaj la ĝeneralan situacion de la rilatoj inter la du landoj; Ĉinio esprimas rezolutan oponon kontraŭ la usona ago. Li diris: "La urĝa tasko estas, ke Usono serioze traktu la starpunkton de Ĉinio, efektive respektu kernajn interesojn kaj gravajn zorgojn de Ĉinio, bone solvu koncernajn sentemajn problemojn, kaj klopodu kune kun Ĉinio por stabila disvolviĝo de la interrilatoj."

Krome li respondis ankaŭ demandojn pri la rilatoj de Ĉinio kun Rusio, Japanio kaj Eŭropa Unio. Li diris, ke interkompreno estas la bazo de la rilatoj inter diversaj landoj. Li esperas, ke fremaj landoj konos la apartecon kaj veran staton de Ĉinio, kaj ke oni forlasos kolorajn okulvitrojn kaj malnovan pensmanieron, precipe antaŭjuĝon pri ideologio. Ĉinio volas akceli interkomprenon, lerni unu alian kaj kune disvolviĝi kun diversaj landoj.

En 2009 la ĉina ago kontraŭ la internacia financa krizo gajnis vastan konfirmon de la tuta mondo. Yang Jiechi diris, ke la mekanismo de la Grupo 20 ludas gravan rolon en la traktado kontraŭ la financa krizo. Parolante pri du pintkonferecoj de la Grupo 20, okazontaj ĉi-jare respektive en Kanado kaj Korea Respubliko li diris, ke la temoj, al kiuj la internacia socio donas plej multajn atentojn, estas laŭplane efektivigi reformadon de la internacia financa sistemo, solvi problemon de la malekvilibro en la monda ekonomia disvolviĝo, intensigi konkordigon de la makroskopa politiko kaj oponi kontraŭ diversaj agoj de la komerca protektismo.

Sinjoro Jia Qingguo, ĉina specialisto pri internaciaj aferoj, opinias, ke en la kuranta jaro aperos plu problemoj kaj defioj, tamen la ĉina diplomatio, kiu atingis bonan rezulton pasintajare, pli bone ludos sian rolon.

Komentu            Printu            Fermu
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto