|
||||||
![]() |
![]() |
|
|
![]() |
||
![]() |
||
![]() |
||
|
||
![]() |
||
![]() |
La 8-an de marto okazis gazetara konferenco kadre de la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso. En la konferenco Jiang Weixin, ministro pri loĝdomo kaj konstruado de urboj kaj kamparo, Chen Zhu, ministro pri sano, kaj Hu Xiaoyi, ministro pri homriĉfonto kaj socia garantio, respektive respondis demandojn starigitajn de raportistoj. Jiang Weixin esprimis, ke en la estontaj 20 jaroj la ĉina domprezo ankoraŭ frontos al granda premo. Sed li samtempe emfazis, ke la decidemo de la ĉina registaro, bridi la tro rapidan altiĝon de la domprezo, estas pli granda.
"En la estontaj 20 jaroj la ĉina domprezo ankoraŭ frontos al granda premo, ĉar ĝuste en la 20 jaroj la ĉinaj urbanizado kaj industriigado rapide disvolviĝos; sekve de tio la postulado de domoj estos granda, dum la proponado de bieno estos limigita. Evidentiĝas, ke la domprezo ankoraŭ frontos al granda premo. Sed la decidemo de la ĉina registaro, bridi la tro rapidan altiĝon de la domprezo, estas pli granda."
Li samtempe emfazis, ke la ĉina registaro havas kapablon kaj rimedojn por laŭpaŝe solvi la problemon, nome la tro rapidan altiĝon de la domprezo.
Li diris, ke oni pliigos provizadon: unuflanke rapidigi konstruadon de ordinaraj loĝdomoj kaj multigi liveradon al dombiena merkato; aliflanke rapidigi konstruadon de ekonomiaj loĝdomoj, triaflanke rapidigi konstruadon de domoj prezlimigitaj kaj pluapaŝe vastigi liversferon de domoj prezlimigitaj, kaj kvaraflanke, ekde ĉi-jare, rapidigi konstruadon de loĝdomoj lueblaj al publiko.
Komence de la nuna jaro aperis mankego de industriaj laboristoj en la ĉinaj Perl-rivera Delto kaj Jangzi-rivera Delto, tiun fenomenon amaskomunikiloj nomis "dungomankego". Hu Xiaoyi, ministro pri homriĉfonto kaj socia garantio, esprimis, ke tiun fenomenon oni preferus nomi "malfacilo en dungado", tio fakte estas bona signo de la ĉina ekonomio. Li diris, ke oni devus prudente kaj objektive trakti la problemon de "malfacilo en dungado"; diverslokaj registaroj kaj entreprenoj, krom plibonigi traktadon de kamparanoj-laboristoj, donus al ili sufiĉan respekton.
"Oni devus plie altigi salajron, socian garantion kaj bonaĵojn de laboruloj, por ke entreprenoj havu pli fortan allogon; oni devus doni al laboruloj plian teknikan trejnadon por redukti la problemon de malfacilo en dungado kaj de malfacilo en dungiĝo, ĉar ili deziras ne nur profesion kun pli alta salajro, sed ankaŭ esperas ricevi plimultan respekton kaj fandiĝon en la urbon, kie ili vivas kaj laboras."
Kaj Chen Zhu, ministro por sano, esprimis, ke Ĉinio reale garantios porsanajn interesojn de kamparanoj-laboristoj en medicina garantia sistemo, kuracaj servoj, preventado kontraŭ profesimalsanoj kaj tiel plu.
"La ministerio por sano kaj aliaj koncernaj departementoj lanĉas por kamparanoj-laboristoj porsanan inĝenieraĵon, en kiu enestas preventado kontraŭ kaj regado super kontaĝaj malsanoj kaj kronikaj malsanoj; ni kredas, ke kun iompostioma enfandiĝo de kamparanoj-laboristoj en urbon kaj kun senĉesa disvolviĝo de medicina afero en ĉinaj urboj kaj kamparo, la egaleco kaj akurateco de nia sanservado ĉiam pliboniĝos."
Chen Zhu diris, ke la ĉina medicina reformado nun iras glate. La registaro ne nur altigos kuracan kvaliton, sed ankaŭ malaltigos kuracan elspezon de civitanoj.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |