|
||||||
![]() |
![]() |
|
|
![]() |
||
![]() |
||
![]() |
||
|
||
![]() |
||
![]() |
Sekve de proksimiĝo de inaŭguro de Ŝanhaja Monda Ekspozicio, en ĉi-jaraj du sesioj, la Monda Ekspozicio fariĝis temo komune zorgata de ĉinaj altrangaj gvidantoj, reprezentantoj kaj komitatanoj. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao montris en la labora raporto de la registaro, ke Ŝanhaja Monda Ekspozicio devas esti sukcesa, brila kaj neforgesebla kaj akceli interfluon, kunlaboron kaj disvolviĝon inter Ĉinio kaj la mondo. Iuj reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso proponis, ke Ĉinio devas lernu la progresintajn spertojn de fremdaj landoj pere de la Monda Ekspozicio kaj samtempe akcelu kulturan interfluon. Nun bovole aŭskultu la detalan raoprton.
Reprezentanto Zhu Guoping estas direktoro de iu loĝkvartala komitato en Changning-distrikto. En ŝia loĝkvartalo, multaj homoj klopodas por fariĝi ekspoziciaj familioj kaj akcepti fremdlandajn turistojn. Antaŭ kelkaj jaroj ili komencis lerni la anglan lingvon kaj sciojn pri Monda Ekspozicio esperante inviti fremdlandanojn al sia hejmo. Ŝi diris,
"Akcepti fremdlandajn turistojn kaj amikiĝi kun ili estas ĝojiga afero. Ni fieras pri tio."
Certe loĝi en ekspoziciaj familioj nur estas parto de vizito al Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Hong Hao, reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso kaj direktoro de la Kunordiga Buroo de Ŝanhaja Monda Ekspozicio, konigis, ke Ŝanhaja Monda Ekspozicio unuafoje establos Praktikan Regionon de Plej Bonaj Urboj por prezenti progresintajn konceptojn kaj ekzemplojn de pli ol 50 urboj. Cetere Ŝanhaja Monda Ekspozicio estos platformo por ke diversaj landoj en la mondo eksponu altsciencteknikajn fruktojn. Tiuj landoj povos fari interfluojn kaj kunlaborojn en la ekspozicio. Li esprimis, ke la Monda Ekspozicio estos platformo multiganta interfluon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj aliaj landoj.
"Mi opinias, ke oni devas utiligi la ekspozicion por bone lerni la disvolvajn spertojn de aliaj landoj."
Nun pli ol 240 landoj kaj internaciaj organizoj jam certigis partoprenadon en Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Antaŭkalkule estos 70 milionoj da homfojoj viziti la ĝardenon. Inter ili 3,5 milionoj da vizitantoj venos el aliaj landoj. Dum 184-taga ekspozicio, prezentiĝos 20 mil prezentadoj de diverslokaj artgrupoj. La popolanoj venintaj el diversaj lokoj de la mondo kolektiĝos en Ŝanhajo, ĝuos homaran intelektecon kaj kolorajn kulturojn kaj kune strebos al rimedoj plibonigantaj la vivon en urboj.
Ankaŭ fremdlandaj senditoj kaj raportistoj havas atendon pri la Monda Ekspozicio. Iuj fremdlandaj senditoj esprimis, ke oni konigu la teknikon, kulturon kaj turismajn riĉfontojn al la ĉina popolo pere de la ekspozicio. Usona ambasadoro en Ĉinio Jon Meade Huntsman diris,
"Ni havas belan pavilonon. Mi esperas, ke la usona pavilono altiru vizitadon de dek miloj da homoj por ke ili konu Usonon kaj ĝian kulturon."
Osman Erol estas raportisto de Turka Monda Novaĵ-Agentejo raportanta la du sesiojn. Li vivas en Ĉinio jam de 9 jaroj. En 2008, li raportis Pekinajn Olimpikojn. Ĉi-jare li raportos Ŝanhajan Mondan Ekspozicion. Li konigos la eksponadon de Turkio kaj la situacion de la ekspozicio al turkanoj.
Post preskaŭ 2 monatoj inaŭguriĝos Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Tiam Ŝanhaja Monda Ekspozicio entuziasme bonvenigos tutmondajn amikojn.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |