sabate 12-an de apr  2025 
Vizitu Forumon

Ĉina ministro pri industrio kaj informa teknologio akceptis intervjuon

(GMT+08:00) 2010-03-12 18:18:13
Litertipo ( Granda | Mezgranda | Malgranda )

La 12-an de marto en Pekino, ĉeestante al la jarsesio de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, Li Yizhong, ĉina ministro pri industrio kaj informa teknologio, akceptis intervjuon de ĉinaj kaj alilandaj raportistoj.

Parolante pri la interreto, li diris, ke en Ĉinio la interreto estas malfermita, kaj retservoj de iu ajn kompanio devas respekti leĝojn kaj regularojn de Ĉinio. Li diris, ke en Ĉinio estas pli ol 300 milionoj da retumantoj kaj pli ol 3,8 milionoj da retejoj; same kiel aliaj landoj Ĉinio laŭleĝe administras retservojn kun la celo protekti interesojn de la ŝtato kaj popolo kaj gardi neplenkreskulojn kontraŭ damaĝo.

Parolante pri mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj li diris, ke la ĉina registaro tre zorgas pri ili kaj prenas plurajn rimedojn por solvi iliajn malfacilojn; ili kreis 80% de la laborŝancoj en Ĉinio.

Li diris ankaŭ, ke laŭ donitaĵoj de la Ŝtata Statistika Buroo, en januaro kaj februaro la industria aldon-valoro de Ĉinio kreskis je 20,7%, tio montras evidentan tendencon de la revigliĝo de la ĉina industrio.

Komentu            Printu            Fermu
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto