
La 12-an de marto en Pekino, ĉina eduka vicministro Hao Ping esprimis, ke en la 28-a de februaro la teksto de "Ŝtata Programo pri Mez- kaj Long-perioda Eduka Reformado kaj Disvolvo" estas publikigita al la asocio por peti opiniojn. La programo emfazas, ke "akcelo de egaleco" estas ŝtata fundamenta politiko pri eduko.
Hao Ping konigis, ke antaŭ la ellaboro de la programo, oni jam kolektis pli ol 2,1 milionojn da opinioj el diversaj flankoj. El la opinioj la plej varmaj kaj tiklaj estas: malŝarĝi taskon de mez- kaj element-lernejanoj, edukigi infanojn de kamparanoj-laboristoj, dungigi diplomitojn kaj reformi la enirekzamenon. La programo laŭeble serĉas rimedojn kaj metodojn por solvi tiujn problemojn.