Vizitu Forumon

Kurzo de renminbi, nigraj nuboj super la kapo de ĉinaj laboristoj

(GMT+08:00) 2010-05-18 16:20:08

Lastatempe kurzo de renminbi fariĝis unu el la plej varmaj temoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj dulandaj politikistoj faris ardan polemikon pri tio, ĉu renminbi revalutiĝas aŭ ne. En Ĉinio pli ol cent mil ĉinaj mezaj kaj malgrandaj eksportentreprenoj donis altan atenton pri la rezulto finfine kaŭzita de la polemiko, ĉar se devigite renminbi rapide revalutiĝos, eksportaj entreprenoj kun nur iom da profito renkontos detruan baton, kaj mil kaj mil industriaj laboristoj, kiuj ĵus spertis la financan krizon, denove frontos al malbonega estonteco de dungiteco. Bonvolu aŭskulti ĉi-rilatan detalan raporton:

Ĉinio estas granda lando de komerco, en la tuta lando troviĝas pli ol 200 mil eksportentreprenoj, inter kiuj plejparto estas mezaj kaj malgrandaj. Se renminbi rapide revalutiĝos en mallonga periodo, sendube, ĉinaj mezaj kaj malgrandaj eksportentreprenoj unuavice estos ĝenataj. Kun Iomete da profito kaj produkta prezo tute ne konkurenciva la entreprenoj frontos al grava problemo: ĉu vivi aŭ morti.

Sinjorino Huang Yiken, afera administranto de rada fabriko en la provinco Fujian, sudorienta Ĉinio, tre maltrankviliĝas pri revaluto de renminbi.

"Antaŭe ni havis ioman superecon de prezo, sed kun revalutiĝo de renminbi, tiu ĉi supereco malaperos. Ekzemple en Brazilo kaj Irano estas radaj fabrikoj, ĉar Ĉinio havas superecon de prezo, tiuj landoj aĉetas radojn el Ĉinio. Se renminbi rapide revalutiĝos, nia prezo de radoj preskaŭ egalos al tiu de tiuj landoj, kaj tial la klientoj ne plu aĉetos niajn radojn."

Revaluto de renminbi estas "duobla klingo de spado" por ĉinaj entreprenoj: unuflanke, revaluto de renminbi kaŭzos falon de prezo de internaciaj materialoj, tio estas helpema por tiuj entreprenoj, kiuj importas eksterlandajn produktojn kaj materialojn; aliflanke, revaluto de renminbi ĝenos eksportadon de ĉinaj produktoj, tio donos gravan baton al mezaj kaj malgrandaj eksportentreprenoj.

Mezaj kaj malgrandaj entreprenoj, kiuj ĵus spertis la financan krizon, perdos sian superecon de laborforto. Li Cheng, ĝenerala administranto de la Aŭta Sekcio sub la Mekanika Import-Eksporta Akcia Kompanio de Guangdong, konigis, ke post la "mankego de laboristoj" en la komenco de la kuranta jaro, ilia laborforta kapitalo jam estas alta, kaj se renminbi revalutiĝos, la entrepreno restos tro malfacilega por teni normalajn produktadon kaj entreprenadon, kaj fine influos endungiĝon de laboristoj.

"Ni ĉiuj havas zorgojn pri revaluto de renminbi, ĉar tio estas premo ne nur al la lando, sed ankaŭ al ĉiuj entreprenoj. Kaj ni la unuaj renkontos la atakon de revaluto de renminbi. Antaŭe ni povis varbi laboristojn kun po nur pli ol mil juanoj, sed nun tio ne eblas. La plej ekstrema ebleco estos fermi entreprenon, kaj laboristoj perdos sian laboron. Sed ili devas manĝi, do kie estas la vojo?"

Specialisto montris, ke nuntempe ĉinaj eksportentreprenoj ankoraŭ ĉefe prilaboras produktojn kaj ne havas novigan kapablon, sed en mallonga periodo ili ne povos altigi aldonvaloron de produktoj kaj starigi sian markon. Rapida revaluto de renminbi nepre igos ilin perdi prezan konkurencforton, kaj fine eksportentreprenoj bankrotos kaj amaso da laboristoj perdos sian laboron.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto