Vizitu Forumon

Hispana teamo atingis finalon, venkinte la germanan

(GMT+08:00) 2010-07-08 14:13:28

Frumatene de la 8-a de julio laŭ la pekina tempo kadre de la futbala Mondpokalo okazis duonfinalo, en kiu la hispana teamo venkis la germanan per 1 kontraŭ 0.

La hispana veterano Carles Puyol faris per kapŝoto la solan golon en la matĉo. La hispana teamo finalos kun la nederlanda. La du teamoj neniam kroniĝis en la Mondpokalo, tial unu el ili fariĝos la 8-a ĉampionteamo en la historio de la Mondpokalo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto