Vizitu Forumon

Plibonigo de vivo de popolanoj estas grava laboro de ĉina registaro

(GMT+08:00) 2011-03-05 18:21:01

La 5-an de marto en Pekino inaŭguriĝis la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, la plej alta organo de la ŝtata potenco. Al ĝi ĉeestis ĉirkaŭ 3 mil reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj ili kune diskutas pri disvolvo de ĉina ekonomio kaj socio. Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Je la 9-a horo tiutage, komenciĝis la sesio. Reprezentante la ĉinan Ŝtatan Konsilantaron, ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris raporton pri laboroj de la registaro al la ĉeestantoj. Por ĉinoj, la sesio havas apartan signifon, oni ekzamenos kaj sankcios la skemon de la 12-a Kvinjara Plano, kiu decidas la disvolvan direkton de ĉina ekonomio kaj socio en la estontaj 5 jaroj. Kian regadan penson la ĉina registaro efektivigos en la estontaj 5 jaroj, kaj kiel ĝi faros dispozicion en la kuranta jaro? Kiel Ĉinio kaptos la nunan gravan strategian ŝancon en la "komplika enlanda kaj ekstera situacio", pliigos sintezan ŝtatan forton kaj plibonigos la vivon de popolanoj? Ĉi tiuj atentataj temoj estas tuŝitaj en la raporto de Wen Jiabao.

"Ni akcelos la ekonomian evoluon. En la estontaj 5 jaroj, ĉina ekonomio meznombre jare kreskos je 7% sur la bazo de grandmezura altiĝo de la kvalito kaj efiko, ĉi tiu estas la ĉina ekonomi-kreska anticipo. Kalkulite laŭ la prezo de la jaro 2010, en 2015 la enlanda totala produktovaloro superos 55 000 miliardojn da juanoj. Ni ĉiuflanke plibonigos la vivon de popolanoj kaj ĉiuflanke profundigos reformadon kaj malfermon."

En la lastaj 5 jaroj, ĉina enlanda totala produktovaloro meznombre jare kreskis je 11,2%, tio starigis firman bazon al la 12-a Kvinjara Plano.

Wen Jiabao samtempe diris, ke la relative granda diferenco en enspezo-distribuo, malracia industria strukturo kaj aliaj problemoj ankoraŭ serioze provas Ĉinion. Kaj ni ne estas optimismaj pro la malfirma bazo de monda ekonomia reprosperiĝo kaj la malforta ekonomi-kresko de evoluintaj landoj, kaj la situacio en la kuranta jaro, la komenco de la 12-a Kvinjara Plano. Li diris:

"Ni devas ĝuste juĝi la situacion, teni sobran penson, havi la konscion pri eventualaj malfaciloj kaj fari preparon por trakti riskojn."

Laŭ la rapoto, la disvolvaj celoj de ĉina ekonomio kaj socio de la jaro 2011 estas: ke la enlanda totala produktovaloro kreskos je 8%, ekonomi-strukturo pluapaŝe pliboniĝos, la altiĝo de la konsuma prezindicio estos regata je 4%, aldoniĝos pli ol 9 milionoj da laborpostenoj por urbanoj, la registrita senlaboreco de urboj estos regata je maksimume 4,6% kaj internacia spezo plue pliboniĝos.

Antaŭ la rigora inflacio, la raporto prenis "stabiligon de ĝenerala nivelo de prezaro" kiel la gravan el la kurantjaraj 10 laboroj de la ĉina registaro kaj montris serion da rimedoj.

En la raporto, Wen Jiabao eksplikis la laboron pri "fortigo de socia konstruado, garantio kaj plibonigo de la vivo de popolanoj" kaj postulis, ke diversnivelaj registaroj praktike solvu plej atentatajn, plej rektajn kaj plej realajn problemojn de interesoj de popolanoj. Wen Jiabao diris:

"Ju pli la ekonomio disvolviĝas, ni des pli atentas fortigon de socia konstruado kaj garantion kaj plibonigon de la vivo de popolanoj."

La raporto montris, ke garantio kaj plibonigo de la vivo de popolanoj jam estas la elirpunkto kaj la celo de ĉiuj laboroj de la ĉina registaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto