
La 7-an de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao konfirmis la rolon de membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Li laǔdis, ke iliaj proponoj ludis pozitivan rolon por ke la registaro faru ĝustan decidon.
Tiutage okazis plu grupaj diskutoj kadre de la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola kongreso kaj la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Wen Jiabao ĉeestis al la diskuto de la grupo de komitatanoj el ekonomiaj kaj agrikulturaj rondoj. Li diris, ke la ĉina ekonomio ĝenerale estas bonstata, tamen la situacio restas tre komplika. Li esperas, ke komitatanoj el ekonomiaj kaj agrikulturaj rondoj zorgu plu pri ŝtataj aferoj, raportu popolajn opiniojn kaj faru proponojn al la registaro.