Dimanĉe 23-an de mar  2025 
Vizitu Forumon

Formiĝis socialisma jursistemo kun ĉinaj trajtoj

(GMT+08:00) 2011-03-10 14:10:07
Litertipo ( Granda | Mezgranda | Malgranda )

La 10-an de marto en la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso en Pekino, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, deklaris, ke ĝis la fino de la jaro 2010 en Ĉinio troviĝas 236 validaj leĝoj, pli ol 690 administraj regularoj kaj pli ol 8 600 lokaj regularoj. Formiĝis socialisma jursistemo kun ĉinaj trajtoj. Li ankaŭ reasertis:

"Oni devas sistemigi kaj leĝigi socialisman demokration kaj la sistemo kaj leĝo ne devas ŝanĝiĝi pro la alterno de gvidantoj kaj la ŝanĝo de opinioj kaj atentoj de gvidantoj, oni devas posedi leĝon por observo, observi leĝon, rigore plenumi leĝon kaj pridemandi kontraŭleĝan agon."

Retrorigardante la historian procezon de la formiĝo de socialisma jursistemo kun ĉinaj trajtoj, ni trovis, ke Ĉinio unue solvis la problemon senleĝan, due faris leĝdonon por ekonomio, kaj poste donis leĝon por la vivo de popolanoj. La ideo pri leĝdono por popolanoj estas pli kaj pli klara.

En la socialisma jursistemo kun ĉinaj trajtoj, konstitucio estas la komandoro. En la ellaboro kaj revizio de konstitucio, homrajta garantio estas pli kaj pli grava. En la jaro 1982, la nuna konstitucio estis aprobata, kaj la ĉapitro pri "civitanaj rajtoj" estis instalita antaŭ la ĉapitro pri "ŝtataj establaĵoj", tio montras, ke profundiĝis kaj disvolviĝis la ideo, ke "la ŝtata potenco fontas el la popolo". En la jaro 2004, "ŝtata respekto kaj homrajta garantio" estis solene skribata en la konstitucion.

La konstitucio naskis aliajn leĝojn por protekti rajtojn de civitanoj. Ekzemple, konfirmo al la posedaĵa rajto akcelis leĝdonan procezon en koncernaj kampoj, ankaŭ enkondukis establon kaj disvolvon de socialisma merkata ekonomio kaj akcelis transformiĝon de la socio. Estro de instituto pri juroscienco sub Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj sinjoro Li Lin diris:

"Post la reformado kaj malfermo atento al garantio de civitanaj rajtoj estas pli kaj pli elstara. Ekzemple, komence la konstitucio protektis nur heredan rajton, tamen kiam oni reviziis la konstitucion en 2004, la konstitucio donis egalan protekton al la rajto de civitanoj pri posedaĵoj."

Wu Bangguo esprimis, ke kvankam formiĝis socialisma jursistemo kun ĉinaj trajtoj, tamen ĝi ne estas perfekta. Ĉinaj leĝdonantoj devas sin dediĉi al leĝa revizio kaj perfektigo, kaj al ellaboro de kompletaj leĝoj kaj regularoj.


 <<  1 2  >> 
Komentu            Printu            Fermu
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto