Vizitu Forumon

Ĉinio senŝanceliĝe iras sian vojon

(GMT+08:00) 2012-11-08 17:00:48
 

La 8an de novembro ekis unu semajno "decidanta pri estonteco", asertita de internacia publikopinio, t.e. la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio malfermiĝis en Pekino. En la malferma kunveno Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, emfazis, ke la Komunista Partio de Ĉinio, gvidante Ĉinion, senŝanceliĝe iru socialisman vojon kun ĉinaj karakteroj.

La internacia socio intense atentas, kian estontan vojon elektos Ĉinio. Al la demando Hu Jintao en sia raporto donis klaran respondon:

"La temo de la kongreso estas: alte teni grandan standardon de socialismo kun ĉinaj karakteroj, gvidate de la teorio de Deng Xiaoping, la "tri reprezentoj" kaj la koncepto pri scienca disvolvo, liberigi pensojn, fari reformadon kaj malfermon, kunigi fortojn, venki en malfacilaĵoj, senŝanceliĝe marŝi laŭ la socialisma vojo kun ĉinaj karakteroj, kaj fari penadon por la bonstata socio."

Post la senĉesa penado dum preskaŭ unu jarcento la Komunista Partio de Ĉinio trovis la socialisman vojon kun ĉinaj karakteroj, kiu konformas al la stato de Ĉinio. Hu Jintao diris:

"La socialisma vojo kun ĉinaj karakteroj, la socialisma teoria sistemo kun ĉinaj karakteroj, kaj la socialisma sistemo kun ĉinaj karakteroj, kiuj estas bazaj atingoj kreitaj kaj akumulitaj de la partio kaj la popolo dum pli ol 90 jaroj, devas esti domaĝataj, sekvataj kaj disvolvataj."

La raporto montras, ke en la estonteco Ĉinio amplekse profundigos la reformadon de la ekonomia sistemo, plenumos disvolvan strategion pri la renovigado, faros strategian reguligadon pri ekonomia strukturo, akcelos integriĝon de urbaro kaj kamparo, kaj entute altigi ekonomian nivelon en malferma formo. Hu Jintao emfazis:

"Necesas firme sin starigi ĉe la strategia punkto plivastigi internan bezonon, rapide fondi longtempan mekanismon plivastigi konsuman bezonon; solide alkroĉi tiun ĉi bazon disvolvi la substancan ekonomion, plenumi politikon kaj rimedojn pli utilajn al disvolviĝo de la substanca ekonomio, akceli evoluadon de strategie novtipaj industrioj kaj de avangardaj fabrikaj industrioj, rapidigi transformiĝon de tradiciaj industrioj, antaŭenpuŝi disvolviĝon de servaj industrioj, precipe de modernaj servaj industrioj."

Plibonigi la vivon de la popolo kaj lasi la popolon ĝui la fruktojn alportitajn de la reformado kaj malfermo estas unu el la plej gravaj laboroj de la Komunista Partio de Ĉinio. La raporto refoje konstatis gravecon de tiu ĉi laboro, la Komunista Partio de Ĉinio do promesis kontentigi la popolon en la edukado, altigi kvaliton de la dungado, multigi enspezon de loĝantoj, perfektigi garantian sistemon en la urbaro kaj kamparo, altigi sanan nivelon de la popolo, kaj plifortigi administradon pri la socio.

Menciante la konstruadon de la partio, Hu Jintao esprimis:

"La partio devas perfektigi la sistemon de la kongreso, altigi la proporcion de reprezentantoj el la laboristoj kaj kamparanoj, praktiki la sistemon, en kiu reprezentantoj de la kongreso prezentas siajn proponojn; ĝeneraligi demokration en bazaj filioj de la partio, kaj pliigi principecon kaj travideblecon en la partia vivo."

La raporto emfazas, ke la ĉina popolo amas pacon, aspiras disvolviĝon, kaj volas kune kun diverslandaj popoloj fari penadon por la homara paco kaj disvolviĝado.

Xiong Linping

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto