La 24an de januaro okazis la tutlanda kunveno pri mediprotekto. Ĉina ministro pri mediprotekto Zhou Shengxian asertis, ke restas serioza la situacio de mediprotekto en Ĉinio; en 2013 la Mediprotekta Ministerio devas atingi la celon redukti la ellason de ĉefaj poluaĵoj, kaj meti la preventon kontraŭ atmosfera poluo, precipe la partikla materio 2,5 sur la unuan lokon.
Pasintjare la mediprotekto de Ĉinio akiris certan rezulton, kaj la tuta lando plene plenumis la taskon redukti la ellason de ĉefaj poluaĵoj. Laŭ donitaĵoj, en la lasta jaro, la ellaso de sulfura dioksido reduktiĝis je 4,5%; la kemia oksigenpostulo reduktiĝis je 3%; la ellaso de amonia nitrogeno reduktiĝis je 2,5%; kaj la ellaso de nitrogena oksido je 2,8%. Krome, la laboroj koncernaj al la vivteno de la popolo atingis progreson. Ekzemple la ministerio publikigis la novajn normojn de aerkvalito, plifortigis la protekton de fontoj de trinkakvo kaj la preventon kontraŭ poluo de subtera akvo; kaj antaŭenigis la preventon kontraŭ poluo de pezaj metaloj, danĝeraj materialoj kaj kemiaĵoj.
Sed oni devas konfesi, ke restas nekontentiga la situacio de mediprotekto. Lastatempe la nebula vetero kontinua en pluraj lokoj refoje alarmis mediprotekton. Zhou diris, ke la celoj por 2013 estas redukti je 2% la kemian oksigenpostulon kaj la ellason de sulfura dioksido, je 2,5% la ellason de amonia nitrogeno kaj je 3% la ellason de nitrogena oksido.