Kuirkulturo de Ĉinio havas longan historion. Ĉina popolo ĉiam diras, ke manĝado estas plej grava afero en la vivo. En la antikva Ĉinio la pladoj estis difinitaj al kortegaj, mandarenaj kaj civilaj laŭ la rangoj de manĝantoj kaj laŭ la kuirprocedoj. Nun sekve de altiĝo de la popola vivnivelo pli multaj restoracioj allogas konsumantojn per mandarenaj pladoj, kiuj estas fajne kuiritaj.
En antikva Pekino estis multaj mandarenoj, tial prospere disvolviĝis la mandarenaj pladoj. En la regiono de Xiangshan-monto familio Na loĝis tie. Fama restoracio Familio Na estis konstruita sur la bazo de la malnova loĝejo de Na. La domo jam havas historion de pli ol 200 jaroj.
Bonvole sekvu la raportiston gustumi mandarenajn pladojn kaj aŭskulti la rakontojn.

En ĉiumonata 15-a tago laŭ la luna kalendaro la imperiestro sendis monon kaj nutraĵojn al vilaĝo. La vilaĝanoj surgenue bonvenigis la donacaĵojn de la imperiestro. Ĉiu familio ricevis unu ĵaron kun bongustega orkolora supo. Oni nomis ĝin imperiestran ĵaron. La posteulo de familio Na heredis la kuirmanieron de la supo kaj vendis ĝin al ordinaraj popolanoj.
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14