Vizitu Forumon

Li Keqiang faros unuan eksterlandan viziton de post enoficiĝo kiel ĉefministro

(GMT+08:00) 2013-05-17 16:42:13     Redaktoro:Xu Yunying

En la 19-an de majo Li Keqiang komencos sian unuan oficialan viziton al Hindio, Pakistano, Svisio kaj Germanio depost sia enoficiĝo kiel ĉina ĉefministro. Dum sia intervjuo kun raportisto el Ĉina Radio Internacia, kelkaj specialistoj emfazis, ke la vizito montras, ke la nova registaro de Ĉinio pli pozitive kaj proprainiciative disvolvas diplomatian strategion.

Post fondiĝo de la nova registaro de Ĉinio en marto de 2013, multaj gvidantoj faris oficialajn vizitojn al fremdaj landoj, inkluzive de Rusio kaj landoj de Afriko, Sudorient-Azio kaj Sud-Ameriko. Pri ĉi-foje vizitotaj landoj, Qu Xing, estro de la ĉina esplorinstituto pri internaciaj aferoj, opinias, ke ili ampleksas potencon, najbaron kaj evoluantajn landojn.

Li Keqiang unue vizitos Hindion. Kiel grava sudokcidenta najbaro de Ĉinio, Hindio ne nur limtuŝiĝis kun Ĉinio, sed ankaŭ estas lando kun granda loĝantaro kaj disvolviĝanta lando same kiel Ĉinio. La du landoj ankaŭ estas gravaj membroj de BRICS. Tamen estas disputo inter la du landoj pri tera landlimo.

En lastaj jaroj progmataj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Hindio fariĝis la komuna interkonsento de la dulandaj altranguloj. Sun Shihai, prezidanto de la sudazia instituto, diris, ke la ĉina-hindaj rilatoj, kiuj superas la kategorion de duflankaj rilatoj, ludas gravan rolon en konservo de la paco kaj stabileco en la regiono.

Pakistano estas ĉiavetera kunlabora partnero de Ĉinio, kaj la vizito de Li Keqiang estas proksima al fondiĝo de la nova pakistana registaro. Sun diris, ke la vizito fortigos la komunikadon kaj profundigos kunlaboron inter la du landoj

Li Keqiang estas la unua ĉina gvidanto, kiu vizitos okcidenteŭropajn landojn, post la fondiĝo de la nova registaro de Ĉinio. Qu Xing diris, ke Svisio kaj Germanio estas du reprezentivaj landoj de Eŭropo, ka la vizito reflektas la tutflankan diplomation de Ĉinio.

Specialistoj pri internaciaj problemoj opinias, ke la vizito ne nur montras la tutan diplomatian aranĝon de Ĉinio, sed ankaŭ malkaŝas la pozitivan kaj proprainiciativan diplomatian strategion de la nova registaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto