Vizitu Forumon

La vizito de Li Keqiang enkorpigas atenton de Ĉinio pri la rilatoj kun Svislando

(GMT+08:00) 2013-05-24 16:24:44     Redaktoro:Xiong Shan

De la 23-a ĝis la 25-a de majo ĉina ĉefministro Li Keqiang faras sian oficialan viziton al Svislando. Dum la vizito, ĉefministro Li Keqiang intervidiĝos kun svisa prezidanto kaj aliaj oficistoj el industriaj kaj komercaj rondoj. Svislando estas la unua eǔropa lando vizitata de Li Keqiang post lia ĉefministriĝo, tio havas gravan signifon al la dulandaj rilatoj. Lastatempe ĵurnalisto Liu Suyun intervjuis doktoron Basile Zimmermann, eksperto de la Ĝeneva Universitato pri Ĉinio kaj estro de Ĝeneva Konfucea Instituto. Nun bonvole aǔskultu la detalan raporton!

Basile Zimmermann diris, ke li eklernis la ĉinan lingvon antaǔ 20 jaroj, nome en la jaro 1992. Tiam multaj homoj demandis al li, kial li lernis la ĉinan lingvon? Ili pensis, ke lia penso estas tre stranga. Sed nun, neniu faras tian demandon. Tio estas evidenta ŝanĝo. Nun neniu opinias, ke la ĉina lingvo estas malgrava, aǔ la ĉina kulturo estas malgrava. Multaj gepatroj de studentoj volas ke iliaj infanoj lernu en Ĉinio, aǔ lernu la ĉinan lingvon en Svislando.

Svislando estas la unua eǔropa lando vizitata de Li Keqiang post lia ĉefministriĝo, tial Svislando estas tre atenta pri ĉi-foja vizito kaj la mediato raportas multe. Basile Zimmermann opiniis, ke la vizito de Li Keqiang enkorpigas la atenton de la ĉina registaro pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Svislando. Li esprimis, ke la rilatoj inter la du landoj estas bonaj, kaj la vizito de ĉefministro Li Keqiang montris, ke la dulandaj rilatoj estas bonaj. La kulturoj de la du landoj estas tute malsamaj, tial oni havas multajn ŝancojn por lernado.

Basile Zimmermann opiniis, ke la vizito de ĉefministro Li Keqiang akcelos ekonomian kaj komercan kunlaboron inter la du landoj, tio ankaǔ estas la plej grava signifo de ĉiufojaj vizitoj farataj de ĉinaj gvidantoj. Krome, la vizito de Li Keqiang alportos grandan influon al la kultura interŝanĝo inter Svislando kaj Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto