Vizitu Forumon

Juveloj ŝtelitaj en Francio

(GMT+08:00) 2013-08-05 13:52:30     Redaktoro:Xiong Linping

En Cannes, la franca feria plezurloko, antaŭ nelonge okazis ŝtelo de juveloj, kies totala valoro altas je 103 milionoj da eŭroj kaj preterpasis la kriman historian rekordon de Francio. La krimo interalie estas unu el la plej gravaj juveloŝteloj ĉi-jarcente okazintaj en Eŭropo.

La monsumon franca prokuroro malkaŝis. Sed iom pli antaŭe, la valoro de tiuj juveloj estis taksita nur je 40 milionoj da eŭroj.

La evento okazis matene de la 28a de julio en la ekspozicio Leviev, kie troviĝas diamantoj kaj juveloj, ene de la hotelo Carlton. Kun masko sur la vizaĝo kaj kun pistolo en la mano, la ŝtelisto bat-rompis la fenestropordon de la hotelo kaj forprenis brakhorloĝojn inkrustitajn per diamanto, kolierojn, orelringojn kaj similajn. Enŝovinte la ŝtelitaĵojn en tekon, li forkuris.

Iu laboranto de la hotelo Carlton iam esprimis sian zorgon pri la gardo de la ekspozicio de juveloj – de la ĉambro por eksponi la juvelojn oni povas sin direkti rekte al la ekstera strato. La polico ankaŭ diris, ke ĝi ne ricevis anoncon pri la ekspono de juveloj, – sed sciigo al polico estas norma paŝo por okazigi ekspozicion en la urbo.

Antaŭ tiu kazo, en la franca historio, la ŝtelo, kiu rezultigis la plej grandan perdon, okazis en 2008. Tri ŝtelistoj prirabis preskaŭ la tutan eksponejon de juveloj en Parizo. La totala valoro de la juveloj forrabitaj laŭtakse kalkuliĝis al 85 milionoj da eŭroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto