Vizitu Forumon

Li Keqiang libere parolas pri ekonomio de Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-09-11 14:54:21     Redaktoro:Xiong Linping

Posttagmeze de la 10a de septembro la ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis en Dalian kun la en- kaj ekster-landaj entreprenistoj ĉeestantaj al la Somera Davos-Jarkunveno 2013. Ĝi estas la unuafoja partopreno de Li Keqiang kiel ĉefministro en Davos-jarkunveno. Fronte al la demandoj pri la ekonomia evoluo de Ĉinio, starigitaj de ses reprezentantoj de alilandaj entreprenistoj, Li Keqiang aplombe parolis kaj serioze solvis la dubon de ĉiu reprezentanto. Li esprimis sian opinion, ke kvankam la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio renkontos en la estonteco krizon kaj defion, tamen Ĉinio havas kaj kapablon kaj kondiĉojn sane kaj longadaŭre kreskigi la ekonomion.

La kunsido de ĉina ĉefministro kun entreprenistoj-reprezentantoj en Somera Davos-Jarkunveno estas aktivado de "marko". El jarkunveno la internacia publikopinio ĉiam povas "snufi" gravajn informoj pri la estonta tendenco de la ĉina ekonomio. Ĉi-foje ankaŭ ne estas escepto.

"Kiel vi opinias pri tio, ke ekde 2013 la ekonomio de Ĉinio laŭgrade komencis malrapidigi siajn paŝojn, tio vekis la maltrankviliĝon inter la nacioj pri la perspektivo de la ĉina ekonomio?"

Ĝi estas la demando de Giuseppe Recchi, la ĝenerala direktoro de la itala kompanio Eni SpA. Al ĝi Li Keqiang donis sinceran respondon: influate de diversaj faktoroj, enlandaj kaj internaciaj, la ekonomio de Ĉinio paŝas iom malrapide. Kiam la ekonomio de Ĉinio iras malsupren sub la pliiĝanta premo, Ĉinio ne elektis tian manieron: alĝustigi makroskopan ekonomian politikon, pliigi deficiton, malstriktigi monon, sed alian:

"Ni elektis alian manieron: firme sin teni, aplombe trakti, sinteze apliki politikojn, kaj ekzakte lanĉi forton. Precipe, ni laŭeble ellasas la dividendon de la reformado, vekas la elanon de la merkato, faras eblon por alĝustigi la strukturon de la ekonomio, transformas la evolumanieron, por ke ili povu sisteme kombiniĝi kun la certigo de la kresko. Por sincere diri, tiuj rimedoj jam estas efikaj."

Ses demandoj, ses respondoj. Rapide pasis la 90 minutoj. La ĉeestantaj entreprenistoj aŭskultis la eksplikadon kaj analizadon de Li Keqiang, kaj de tempo al tempo aŭdiĝis aplaŭdoj ĉe miraj trafoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto