Vizitu Forumon

Ĉinoj aktive partoprenis en aktivadoj pri Monda Senaŭtomobila Tago

(GMT+08:00) 2013-09-23 16:26:54     Redaktoro:Pluveta

La 22a de septembro estas Monda Senaŭtomobila Tago. Tiu kontinuigebla trafika aktivado estis rapide popularigita ekde 2007. Nun 153 ĉinaj urboj aliĝis al la aktivado. Ĉi-jara temo de la aktivado estas verda trafiko kaj freŝa aero. Diverslokaj homoj aktive partoprenis en la aktivado.

Rapida kresko de ĉina ekonomio alportis serion da problemoj pri medio, kiuj multe influas la vivon de homoj. En 2007 Ĉinio ekhavis la aktivadon Senaŭtomobila Tago por verda veturado. Ĝenerala planisto de Ĉina Ministeriopri Loĝado kaj Urba-Kampara Disvolvo sinjoro Tang Kai konigis,

"Ĉi-jara ĉeftemo estas verda trafiko kaj freŝa aero, kiu iniciatas, ke civitanoj elektu verdan veturadon por redukti aerpolucion kaj altigi vivkvaliton."

En la Monda Senaŭtomobila Tago diversaj lokoj de Ĉinio praktikis multajn rimedojn, reduktante veturadon per aŭtomobiloj kaj garantiante ordinaran vivon de homoj. Ekzemple oni determinis senaŭtomobilajn regionojn, funkciigis senpagajn aŭtobusojn kaj longigis funkcian tempon de metroo. Post kelkjara popularigo grandiĝis la influforto de la Monda Senaŭtomobila Tago.

Polucio alportita de aŭtomobiloj jam fariĝis serioza minaco al sano de ĉinoj. Iu enketo montras, ke en la 1-a trimestro de la kuranta jaro la nombro de privataj aŭtomobiloj jam superis 100 milionojn. Samtempe reduktiĝis la proporcio de bicikla veturado en ĉinaj urboj.

Por regravigi la rolon de bicikloj multaj popolanoj okazigis bicikladajn aktivadojn.

Specialistoj montris, ke la aktivadoj pri la Monda Senaŭtomobila Tago povas ne nur altigi konscion de popolanoj pri verda veturado, sed ankaŭ akceli ŝanĝiĝon de trafika disvolva maniero por konstrui verdan trafikan sistemon kaj fortigi kontinuigeblan disvolviĝon de urboj.

Nun Ĉinio privilegie akcelas disvolviĝon de publika trafiko kaj verdan veturadon, kaj ĝis 2015 altigos la proporcion de bicikla veturado kaj piedirado al 45% en la urboj, kies nombro de loĝantoj superas 10 milionojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto