Vizitu Forumon

En Ĝenevo okazis dialogo pri irana nuklea problemo

(GMT+08:00) 2013-10-16 15:55:15     Redaktoro:Xiong Shan

Antaǔtagmeze en la 15a de oktobro en Ĝenevo de Svisio ekis la unuataga kunveno de la nova dialogo inter ses koncernaj landoj (nome Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio) kaj Irano. Ili faris teknikan diskuton pri la propona projekto elmetita de Irano kaj opiniis, ke la atmosfero de la dialogo estis aktiva, tamen ili estis diskrete optimismaj. Do bonvole aǔskultu la detalan raporton!

Antaǔtagmeze en la 15a de oktobro en ĝeneva oficejo de Unuiĝintaj Nacioj ekis fermita dialogo, kiu daǔros 2 tagojn. Antaǔ la dialogo, pro diversaj kaǔzoj, la dialogo havas novan signifon kaj la publiko havas esperon al tiu ĉi dialogo. Ekzemple irana nova prezidento Hassan Rohani, kiu enoficiĝis en aǔgusto, volas solvi la iranan nuklean problemon dum 3 ĝis 6 monatoj. En la antaǔtagmeza dialogo de la 15a de oktobro, Mohammad Javad Zarif, irana ministro pri eksteraj aferoj kaj nova ĉef-reprezentanto de intertraktado pri nuklea problemo, per la angla lingvo prezentis la proponan projekton elmetitan de Irano. Laǔ informo, tio estas la unua fojo, ke la angla lingvo fariĝas laborlingvo dum la traktado pri la irana nuklea problemo.

Kiel reprezentanto de la ses koncernaj landoj pri la irana nuklea problemo, Eǔropa Unio okazigis gazetaran konferencon, ne longe post kiam la dialogo ekis. Michael Mann, proparolanto de Catherine Ashton, kiu estas altranga reprezentanto de Eǔropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, diris, ke la atmosfero de ĉi-foja dialogo estis aktiva, tio estas malsama al antaǔaj dialogoj.

Kvankam la irana nuklea problemo "degelas", tamen pro la longtempeco kaj komplekseco de la problemo, la ĝeneva dialogo ne estas la fino. Mohammad Javad Zarif esprimis volon okazigi kunvenon de ministroj post la dialogo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto