Vizitu Forumon

La ĉina kaj ukraina ŝtatestroj atingis komunan scion

(GMT+08:00) 2013-12-06 16:01:54     Redaktoro:Xiong Shan

La 5an de decembro la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la ukraina prezidento Victor Yanukovich interparolis. La du ŝtatestroj konsentis la disvolvan planon de la ĉina-ukraina strategia partnereco en la venontaj 5 jaroj kaj decidis tutflanke antaŭenpuŝi la interfluon kaj kunlaboron en la kampoj de politiko, ekonomio kaj komerco, ktp. Post la interparolo Cheng Guoping, vicministro de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, diris al raportisto, ke Ĉinio ĉiam sekvas politikon de neinterveno en alilandajn politikojn kaj kredas, ke la ukraina registaro havas kapablon protekti la enlandan stabilecon laŭ leĝo kaj daŭre iri disvolvan vojon konforme al sia situacio kaj la interesoj de la popolo. Bonvole aŭskultu la detalan raporton!

Posttagmeze de la 5a de decembro okazis la bonveniga ceremonio en la Granda Popola Halo por la ukraina prezidento Victor Yanukovich. En interparolo Xi Jinping diris, ke de 2011, kiam establiĝis la ĉina-ukraina strategia partnereco, la du landaj rilatoj disvolviĝas stabile kaj sane. Li proponis, ke la du landoj oftigu altnivelan kontakton, efektive antaŭenigu pragmatajn kunlaborojn en kampoj de agrikulturo, energio, bazinstalaĵa konstruado, ktp, senĉese vastigu popolajn interŝanĝojn en kampoj de eduko, kulturo, turismo, ktp, strikte kunlaboru por akceli konstruon de la justa kaj laŭleĝa nova ordo de la internacia politiko kaj protekti la komunan intereson.

Ankaŭ la ukraina prezidento Victor Yanukovich emfazis en la parolo, ke profundigi la ukraina-ĉinan strategian partnerecon konformas al la bazaj interesoj de la du landoj kaj la du popoloj.

Post la interparolo, la du ŝtatestroj subskribis la Traktaton de Ĉinio kaj Ukrainio pri Amikeco kaj Kunlaboro kaj Komunan Deklaron de Ĉinio kaj Ukrainio pri Profundigo de Strategia Partnereco kaj kune ĉeestis subskribon de dokumentoj pri ekonomiaj kaj teknikaj kunlaboroj inter la du landoj kaj pri kunlaboroj en la kampoj de agrikulturo, sano, novenergio, ktp.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto