Vizitu Forumon

Reprezentantoj de siriaj registaro kaj la opozicio faris intertraktadon

(GMT+08:00) 2014-01-31 14:49:38     Redaktoro:Selena

Sub kunaranĝo de Lakhdar Brahimi, speciala delegito de UN kaj Ligo de Arabaj Landoj pri la siria problemo, en la 30-a de januaro en Ĝenevo, reprezentantoj de la siriaj registaro kaj la opozicio faris intertraktadon pri la siria sekureca stato kaj terorisma problemo.

Vespere de la 30-a de januaro Lakhdar Brahimi diris al la mediatoj, ke la intertraktado estis pri la sekureca stato kaj terorisma problemo en Sirio. Li diris, ke la temoj estas tre sentemaj kaj ege gravaj.

Li diris, ke ni ĉiuj opinias, ke ja ekzistas terorismo, kiu jam fariĝis pli kaj pli serioza problemo. Nuntempe ni ankoraŭ ne atingis unuecon por solvi la problemon. Mi pensis, ke estas evidente, ke ĉiuj konsentis, ke necesas serioze trakti la sekurecan problemon, se oni volas trovi la rimedon por solvi la krizon kaj realigi pacon kaj sekurecon en Sirio.

Nuntempe reprezentantoj de la siriaj registaro kaj tiuj de la opozicio "Siria Nacia Koalicio por Opoziciaj kaj Revoluciaj Fortoj" konsentis disvolvi dialogon pri temoj de sekureco kaj terorismo, tamen la du flankoj havas diverĝon pri la prioritata temo. En la 30-a de januaro Buthaina Shaaban, prezidanta konsilanto de la siria registaro esprimis en Ĝenevo, ke kiel la unua punkto de la Ĝeneva Bulteno, ĉesigo de perforto estas temo, kiu devas esti unue diskutata; tamen en la sama tago, Louay Safi, proparolanto de la "Siria Nacia Koalicio por Opoziciaj kaj Revoluciaj Fortoj" esprimis, ke konstruo de la transira administracia institucio estas prioritata temo, kaj tio estas premiso por ĉesigi perforton kaj konflikton. Pri tio Lakhdar Brahimi opinias, ke en la unuaraŭnda intertraktado, la plej grave estas, ke la du flankoj plene eldiras siajn opiniojn kaj starpunktojn, sed ne atingas kompromison.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto