Vizitu Forumon

Ukrainio komencos preparon por prezidentan elektadon

(GMT+08:00) 2014-02-27 09:29:36     Redaktoro:Li Lu

La 24an de februaro ukraina centra elekta komitato diris al mediato, ke ukraina prezidenta elektado komenciĝos je la 25a de februaro, nun, la komitato komencis preparon por ĉifoja elekto. Samtempe, en la lasta tago, gvidantoj de pluraj regionoj deklaris forlasi siajn oficojn, la majoritataj regionaj partioj kaj grupoj deklaris transiri al opozicio, kaj oni ankoraŭ ne scias kie estas Viktor Yanukovych.

La 24an de februaro ukraina parlamenta prezidanto Aleksandr Tyrchinov diris, ke la ĉefa tasko de ukraina parlamento estas establi koalician registaron, kiu estas fidinda por la ukraina popolo. De la 23a de februaro ĉiuj partioj de parlamento komencis trakti pri establo de parlamenta majoritato kaj koalicia registaro, ili esperas, ke en la 25a de februaro aperos konkreta frukto. Sed ĝis nun, oni ankoraŭ ne scias, kiu povos fariĝi ĉefministro. Iu analizisto opiniis, ke Yulia Tymoshenko jam deklaris, ke ŝi rifuzas fariĝi ĉefministro, Arseniy Yatseniuk, aliancano de Tymoshenko, probable prenos la ĉefministrecon.

La 25an de majo Ukrainio antaŭdate okazigos la prezidentan elekton, en la 24a de februaro la ukraina centra elekta komitato diris, ke la elekta laboro komenciĝos en la 25a de februaro. Mihail Ohendovskii, prezidanto de la ukraina centra elekta komitato deklaris en la sama tago, ke de la 25a de februaro ĝis la 30a de marto la komitato akceptos proponon de la prezidentaj kandidatoj. La komitato decidos ĉu ili rajtos fariĝi kandidatoj en 5 tagoj post kiam ili ricevos koncernajn dokumentojn.

Oni ankoraŭ ne scias kie estas Viktor Yanukovych. La 24an de februaro, Arsen Avakov, aganta ministro pri enlandaj aferoj, diris en sia vizaĝlibro, ke Viktor Yanukovych estas serĉata de la polico.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto