Vizitu Forumon

Ĉinaj gvidantoj ĉeestis al ekzamenado de la registara raporto en siaj delegacioj

(GMT+08:00) 2014-03-06 17:00:08     Redaktoro:肖恒刚

Merkrete posttagmeze Xi Jinping, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan respektive iris al siaj propraj delegacioj por ekzameni la registaran raporton kune kun aliaj deputitoj.

En la delegacio de Ŝanhajo, Xi Jinping emfazis, ke Ŝanhajo devas persisti en la kerno de sistema novigo, antaŭenpuŝi konstruadon de Ŝanhaja Liberkomerca Zono, kaj malfermi novan vojon de socia regado, konforma al karakterizaĵo kaj leĝo de granda urbo.

En la delegacio de Zhejiang, Zhang Dejiang akcentis, ke la registaro devas maksimune kolekti saĝecojn de la tuta partio kaj socio, serĉi komunan komprenon pri reformado, maksimune mobilizi ĉiujn aktivajn faktorojn, per pli granda decidemo rompi obstaklon en pensado, kaj trarompi sieĝon de profitoj.

En la delegacio de Hubei, Yu Zhengsheng diris, ke la ampleksa profundigo de reformado bezonas kombini realojn de diversaj lokoj, aktive esplori kaj praktiki laŭ leĝo.

En la delegacio de la Aŭtonoma Regiono de la Interna mongolio, Liu Yunshan parolis, ke oni devas daŭrigi kaj disvolvi bonajn tradiciojn de ĉiuj etnaj grupoj, kaj konservi solidarecon de la ĉina nacio.

En la delegacio de Pekino, Wang Qishan diris, ke oni devas konscience plenumi rektajn kaj kontrolajn respondecojn de la konstruado de honesta registaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto