Vizitu Forumon

Historie perdiĝintaj aviadiloj

(GMT+08:00) 2014-03-24 16:54:51     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la usona ĵurnalo New York Daily News en la 16a de marto, pri la flugo MH370 de la malajzia aerkompanio ĝis nun oni havas nenian informon. Pro tio la ĵurnalo listigis tiun ĉi malajzian aviadilon en la nomaron de la strange perdiĝintaj aviadiloj. Ne estas maloftege en la historio, ke aviadiloj malaperis sen ia ajn spuro. De la 40aj jaroj de la 20a jarcento jam estas pli ol dek aviadiloj komercaj, militaj kaj transportaj, kiuj perdiĝis kaj neniam estis trovitaj.

En 1950 la flugo 2501 de la usona nordokcidenta aerkompanio malaperis super la lago Michigan, kiam la vetero estis malbonega, kaj en la aviadilo sin trovis 58 homoj. Tio estas la plej grava aerakcidento en la usona aviada historio. La aviadilo kaj la pasaĝeroj ĝis nun ne estas trovitaj.

En 1956 perdiĝis unu aviadilo Boeing-47, kiu kunportis krudajn materialojn de nukleaj armiloj. Siatempe en la aviadilo estis 3 aviadistoj. Ĝi survoje malaperis. Oni traserĉis surtere kaj surmare, sed trovis neniajn vrakon kaj kadavrojn.

En 1957 de la flugo 7 de la traamerika aerkompanio malkontaktiĝis radara signalo sur la kurso inter San-Francisko kaj Honoluluo de Havajo. Tiutempe en la luksa aviadilo troviĝis 36 pasaĝeroj kaj 8 aviadaj laborantoj. Usono sendis submergeblan ŝipon kaj aviportanton por ĝin traserĉi en Pacifiko, sed nenion trovis.

En 1979 iu aviadilo Boeing-707 perdiĝis. En ĝi estis 6 aviadistoj kaj 173 pentraĵoj de la japan-devena brazila artisto Manabu Mabe. Aviportanto trovis la vrakon kaj la kadavrojn, sed ĝis nun oni ankoraŭ ne scias, pro kio ĝi kraŝis.

En 1974 unu aviadilo WC-130H, farita de la kompanio Lockheed, por fari esploradon pri la uragano Bess, mistere malaperis en la Suda Ĉina Maro. Kiam ĝi perdiĝis, ĝi flugis proksime al la centro de la uragano. Oni neniam trovis la 6 homojn en la aviadilo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto