Vizitu Forumon

Poppy, 24-jara kato

(GMT+08:00) 2014-05-26 11:13:46     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 19a de majo, Poppy, piga kato el la brita urbo Bournemouth, estas aŭtentigita de la Guinness-libro de Rekordoj kiel la plej aĝa en la mondo; nun ĝi aĝas 24 jarojn, egale al 114 jaroj de homo.

Poppy naskiĝis januare de 1990 kaj travivis kvin britajn ĉefministrojn. Ĝi, kate, estas 24-jara, sed, se kiel home, estas 114-jara; ĝi malpli aĝas nur je 2 jaroj ol Misao Okawa, la plej aĝa viro en la mondo. Post kiam mortis la 23-jara kato el la ŝtato Kansaso de Usono, Poppy jam estis la plej aĝa kato en la mondo.

Kiam Poppy aĝis 5 jarojn, ĝi estis adoptita de Marguerite Corner kaj ŝia filino Jacqui. Kaj en la aĝo de 10 jaroj ĝi komencis vivi kun Jacqui kaj ties edzo Andy West. Nun Jacqui kaj West havas du filojn kun la aĝo de, respektive, 11 jaroj kaj 8 jaroj.

Kvankam Poppy nun estas surda, blinda, kaj senila, tamen, laŭ onidiro, ĝi ankoraŭ estas "ĉefo" en la hejmo. Jacqui diris: "Oni ĉiam demandis min, kiel mi igas la katon Poppy tiel vivlonga. Mi pensas, ke ĝi havas racian dieton kaj sufiĉe da korpa ekzercado. Ĝi ĉiam promenas kaj de tio ĝi sin retenas en bona sano, kaj krome, ĝi prenas diversspecajn manĝaĵojn.

Craig Glenday, la ĉefredaktoro de la Guinness-libro de Rekordoj, diris: "Ni ricevis multajn petojn el diversaj lokoj en la mondo pri "la plej aĝa kato", nun mi tre ĝojas konstati, ke Poppy veninta el Britio estas la plej aĝa kato en la mondo. Se iu opinias, ke lia kato aĝas pli ol 24 jarojn, kun konvinkita atesto, do bonvolu kontakti nin."

Sed laŭ informo, en la historio la plej aĝa kato nomiĝas Creme Puff, kiu vivis en Austin, Usono. Ĝia vivodaŭro estis 38 jaroj kaj 3 tagoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto