Vizitu Forumon

Suicida atako mortigis 55 homojn en Lahore, Pakistano

(GMT+08:00) 2014-11-03 17:45:17     Redaktoro:Yu Rongkang

Loka polico de Pakistano dimanĉe anoncis, ke suicida atako, kiu okazis tiuvespere en la urbo Lahore, orienta Pakistano, rezultigis morton de 55 homoj kaj vundiĝon de 118 aliaj.

Tahir Javed Khan, respondeculo de la loka kvazaŭ-militaj trupoj, diris, ke la eksplodo okazis proksime al restoracio je ĉirkaŭ 55 metroj for de la ĉefpordo de la kunvenejo de flag-malhiso. La atako okazis, kiam pli ol 200 homoj iris el la kunvenejo. Suicida atakanto eksplodigis kunportatan eksplodaĵon inter la amasoj. La eksplodo mortigis kaj vundis multajn homojn kaj detruis apudajn restoracion kaj aŭtojn.

Inter la mortintoj estis 3 sekurecaj personoj, 7 infanoj kaj 11 virinoj. Almenaŭ 22 estis grave vunditaj, tial la nombro de mortintoj eble  pligrandiĝos.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto