![]( /mmsource/images/2014/11/04/f72f5c18a8064db4a90a1fe44a576e98.jpg)
Baldaŭ en Pekino okazos la 22a Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Ĉinio denove estas gastiganto de la kunveno post 13 jaroj.
Ĉi-jare la kunveno havas la temon "kune konstrui azi-pacifikan partnerecon vizaĝantan al la estonteco". Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lastatempe malkaŝis, ke la kunveno espereble akiros novan trarompon en staritigo de la azi-pacifika liberkomerca procezo kaj aliaj du aferoj. La publiko opinias, ke tio akcelos realigon de azi-pacifika aperta ekonomio, planos venontan disvolvadon de APEK kaj alportos profundan influon al la longperioda divolvado de Azi-Pacifiko.
La tri ĉefaj punktoj de la kunveno estas: la procezo de azi-paficika liberkomerca regiono renkontos oportunon; la azi-pacifika ekonomio malkovros novan forton por la disvolvado; kaj ĉeestantoj de la kunveno skizos planon pri ĉiuflanka interligo kaj interlaboro de Azi-Pacifiko.