Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Nov 07)

(GMT+08:00) 2014-11-07 12:01:44     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio sabate sukcesis en la monde unua misio al la luno kaj reveno por ĉirkaŭ 40 jaroj kaj fariĝis la tria lando fari tion post la eksa Sovetio kaj Usono. La eksperimenta luna orbitilo, neformale nomata "Xiaofei" en ĉinaj sociaj retpaĝaroj, surteriĝis sabate frumatene en Siziwang de la ĉina Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio. La lasta tia misio estis plenumita de Sovetio en 1970-aj jaroj. "Xiaofei" celas testi teknikojn, kiuj estos uzataj en la misio de Chang'e-5, planita por 2017, kiam senpilota spacveturilo surluniĝos, kolektos grundan specimenon kaj revenos al la tero. La pramo, Lanĉita en la 24a de oktobro, trairis 840 000 kilometrojn dum sia ok-taga misio. Ĝi atingis la malproksiman flankon de la luno kaj faris nekredeblajn bildojn de la tero kaj luno kune. La re-enira procezo komenciĝis je ĉirkaŭ la 6a horo sabate matene. La orbitilo proksimiĝis al la tero per la rapido de ĉirkaŭ 11,2 kilometroj sekunde. La alta rapido kaŭzis fortan frotadon inter la pramo kaj aero kaj altan temperaturon sur eksteraĵo de la orbitilo, estigante jonan ingon, kiu ĉesigas kontakton inter tera komandejo kaj la pramo.

Vendrede en Pekino komenciĝis la semajno de la Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Kiel la gastiganto Ĉinio jam okazigis kaj okazigos ĉiujn koncernajn kunvenojn, inkluzive de kunvenoj de komercaj, prienergiaj kaj industriaj ministroj, kunveno de superaj funkciuloj kaj la Neoficiala Kunveno de Gvidantoj.

Ĉi-jare la Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de Azi-Paficika Ekonomia Kunlaboro estos okazigita en la fono, ke la monda ekonomio malfacile reprosperiĝas, kaj de 20 jaroj ĉiuj membroekonomioj de la organizo klopodas por akceli regionan ekonomian integriĝon. Ĉi-jare la Neoficiala Kunveno de Gvidantoj havas la ĉeftemon "kune konstrui azi-pacifikan partnerecon frontan al la estonteco" kun tri diskuttemoj "antaŭenpuŝi regionan ekonomian integriĝon", "akceli novigon kaj disvolvadon, reformadon kaj kreskon de la ekonomio", kaj "fortigi ĉiuflankan interligon kaj interlaboron kaj intensigi infrastrukturan konstruon".

Lastatempe elektoj de lokaj gvidantoj kaj parlamentoj en Donecko kaj Luhansko, orienta Ukrainio, vekis fortan malkontenton de la ukraina instanco. Ukraina prezidento Petro Poroshenko kondamanis la agadon, ke ĝi malobservis la Minskan Interkonsenton kaj detruis la pacan procezon de orienta Ukrainio. La sekureca servo de Ukrainio decidis endosierigi la tiel nomatajn elektojn kiel kriminalan kazon. Dum Rusio forte subtenis la elektojn kaj anoncis respekti rezulton de la elektoj kaj la dezirojn de popol-amasoj. La kieva instanco esprimis fortan malkontenton al la esprimoj por sendependeco. La instanco jam adoptis serion da rimedoj: tranĉi provizon de akvo kaj elektro, ĉesigi distribuon de pensio kaj limigi provizon de medikamentoj kaj ĉiutagaj necesaĵoj. La ukraina instanco konsideras tranĉi la naturgasan provinzon, kaj tio alportos grandan malfacilon al orienta Ukrainio sub la regado de ribeluloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto