Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Sud-Afriko celas konstrui plenampleksan strategian partnerecon

(GMT+08:00) 2014-12-05 15:26:05     Redaktoro:Lina

Ĵaŭde en la Granda Halo de la Popolo en Pekino, interparolis ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kaj la sud-afrika prezidento Jacob Zuma. La du ŝtatestroj decidis konstrui plenampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Sud-Afriko.

Xi Jinping montris, ke Ĉinio kaj Sud-Afriko estas grandaj evoluantaj landoj kaj emerĝantaj merkatoj, kaj ankaŭ bonaj amikoj kaj fratoj de egaleco, interkompreno, ĉiuflanka kunlaboro, reciproka profito, kungajno kaj komuna disvolvo. Li montris ankaŭ, ke disvolvi la rilatojn kun Sud-Afriko estas la grava orientado kaj prioritata strategia elekto por Ĉinio en la eksterlandaj politikoj.

Jacob Zuma diris, ke Sud-Afriko dankas Ĉinion por ĝiaj subtenoj kaj helpoj, komprenas kaj respektas kernajn interesojn kaj gravajn zorgojn de Ĉinio, kaj esperas fortigi plenampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio.

Xi Jinping akcentis, ke Ĉinio kaj Sud-Afriko devas teni altnivelajn kontaktojn kaj interŝanĝi administrajn spertojn. Li proponis, ke ambaŭ flankoj interkompletigu siajn avantaĝojn, profundigu kunlaboron sur la kampoj de ekonomio, komerco, investo, financado, agrikulturo, energio, infrastrukturo kaj la mar-ekonomio, akcelu la ekvilibran kreskon de la duflanka komerco, fortigu kontaktojn kaj konsultiĝon pri gravaj internaciaj problemoj kaj stimulu kunlaboron de BRICS-landoj.

Jacob Zuma tute konsentis la proponojn de Xi Jinping pri la dulanda kunlaboro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto