Vizitu Forumon

Sovaĝaj bestoj falditaj per paperfolioj

(GMT+08:00) 2015-02-02 13:15:27     Redaktoro:Xiong Linping

La brita ĵurnalo Daily Mail en la 27a de januaro raportis, ke unu paro da geamantoj, geartistoj de paperfaldado, 31-jara Juan Elizade kaj 27-jara Carolina Silvero, devenantaj de Bonaero, Argentino, faris per faldado de paperaj folioj diversspecajn sovaĝajn bestojn. Tiuj paperfalditaj bestoj estas frapante similaj al la vivantaj.

Antaŭ ol permane faldi figuron de besto, Elizade kaj Silvero desegnas modelon de tiu ĉi besto en komputilo. Poste ili, printinte la modelon, tondas ĝin en certajn pecojn, kaj fine kungluas ĉiujn pecojn kune. Tiam naskiĝas unu plastika sovaĝa besto. Inter tiuj ĉi paperaj bestoj de ili manfalditaj troviĝas tigro, lavurso, vulpo, birdo kaj aliaj ofte vidataj sovaĝaj bestoj. Iafoje ili kreas ian rakontan intrigon por siaj artaj estaĵoj, por pli allogi homojn.

Elizade asertis, ke antaŭ ol desegni modelon de besto, li devas konsulti multajn materialojn por esplori ĝiajn detalojn. Li informis, ke dekomence la naturo estas faldarta temo plej ŝatata de ili, ĉar ĝi donas senliman inspiron pri la formoj, koloroj, materialoj kaj similaj. Elizade diris, ke ili esperas, ke la natura temo de paperfalda arto elvoku ĉe homoj pli altan koncepton pri protektado de la naturo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto