Vizitu Forumon

Interparolis ĉina kaj hinda ministroj pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2015-02-02 16:02:10     Redaktoro:Yu Rongkang

Dimanĉe en Pekino ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun sia hinda kolego Sushma Swaraj. Ili sincere interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter la du landoj kaj pri atentataj demandoj.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Hindio ambaŭ estas grandaj evoluantaj landoj kaj ankaŭ gravaj fortoj en la monda multpolusiĝo. Li emfazis, ke Ĉinio tre domaĝas la partnerecon de strategia kunlaboro kun Hindio kaj volas klopodi kun Hindio por efektivigi gravajn interkonsentojn de la dulandaj gvidantoj. Li proponis, ke la du flankoj antaŭenpuŝu pragmatan kunlaboron en la kampoj de fervojo, industria parko kaj inteligenta urbo, fortigu interŝanĝojn en turismo, eduko kaj kulturo kaj subtenu striktajn kontakton kaj kunagon pri gravaj internaciaj demandoj.

Swaraj diris, ke Ĉinio estas la plej granda najbaro de Hindio kaj la dua granda ekonomio de la mondo, kaj estas vastaj komunaj interesoj inter Hindio kaj Ĉinio. La hinda registaro donas grandan gravecon al disvolvado de la rilatoj kun Ĉinio kaj metas Ĉinion sur tre gravan lokon de la hinda eksterlanda politiko. Ŝi diris, ke ĉefministro Narendra Modi atendas sian fruan viziton en tiu ĉi jaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto