Vizitu Forumon

Xi Jinping intervidiĝis kun alĝeria ĉefministro Sellal

(GMT+08:00) 2015-04-30 15:12:08     Redaktoro:Xiong Linping

Merkrede en la Popola Halo la ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la alĝeria ĉefministro Abdelmalek Sellal.

Xi Jinping rimarkis, ke Ĉinio kaj Alĝerio estas fratoj, amikoj; en la batalado por nacia sendependeco kaj ŝtata suvereneco kaj en la afero por antaŭenigi la landan konstruadon kaj akceli la mondan pacon la du landoj ĉiam subtenas sin, formante profundan amikecon kaj starigante solidan interfidon inter si; pasintjare Ĉinio kaj Alĝerio proklamis formi por si plenampleksan strategian partnerecon, kio signis, ke la dulanda rilateco eniris en novan evoluan etapon.

Sellal diris, ke la amikeco inter Alĝerio kaj Ĉinio havas longan historion kaj jam profundiĝis en la koron de la alĝerianoj; la alĝeria popolo tre dankas Ĉinion pro ties longtempa subtenado al Alĝerio, kaj samtempe Alĝerio ankaŭ estas ĉiam fidinda kompano de Ĉinio. Sellal emfazis, ke lia ĉi-foja vizito celas efektivigi la plenampleksan strategian partnerecon inter Alĝerio kaj Ĉinio, precipe fortigi dulandan kunlaboron en ekonomio kaj komerco. Li opiniis, ke la iniciato pri "unu zono kaj unu vojo" havas perspektivojn kaj ludos gravan rolon en la dulanda kunlaboro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto