Vizitu Forumon

Li Keqiang respondis al studentoj de la Universitato Qinghua

(GMT+08:00) 2015-05-05 16:16:49     Redaktoro:Xiong Linping

Okaze de la Junula Tago la ĉina ĉefministro Li Keqiang respondis al la studentoj "Maker" en la Universitato Qinghua, kaj instigis la studentojn dismeti la semon de "Maker" en pli granda sfero.

En tiu tempo la studentoj "Maker" de la Universitato ricevis specialan donacon de la Junula Tago – la respondon de Li Keqiang. En sia letero Li Keqiang jesis tiun krean spiriton de la studentoj "Maker", en kiu ili kuraĝas rompi rutinon kaj entreprenas kreadon, esperante, ke ili havu entrepreneman sintenon diligente studi kaj lernu ne nur de libroj sed ankaŭ de la praktiko, kaj ke ili senĉese riĉigu la kulturon de Maker kaj dismetu la semon de Maker en pli granda sfero.

Antaŭ nelonge Bi Ying, Li Yin kaj aliaj kvin studentoj de la Asocio de la Spaco Maker en la Universitato Qinghua skribis leteron al Li Keqian sub la kuna subskribo, por konigi, kiel la Asocio de la Spaco Maker, sub la gvidado kaj subtenado de la universitato, laboras por kreado kaj entreprenado, kaj kian decidon kaj deziro ili havas por roli kiel kondakantoj en tiu ĉi rilato.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto