|
||||||
|
|
||


De la 25a ĝis la 27a de majo, Xi Jinping vizitis la urbojn Zhoushan kaj Hangzhou, profunde esploris lokajn entreprenojn, loĝkvartalojn, bazlokojn de ŝtata strategia petrolorezervo kaj gvidis laborojn pri ekonomisocia disvolvo kaj ellaboro de "la 13a kvinjara plano".

Xi Jinping diris, ke nun la ĉina ekonomio estas en nova normalo kaj ni bezonas vastan esploron por adaptiĝi kaj gvidi la novan normalon. Estas ege ŝlosile teni strategian stabilecon, profunde esplori utilajn rimedojn laŭ la tendenco. Reformado estas la ŝlosilo por antaŭenpuŝi la evoluadon. Gvidantoj kaj funkciuloj devas fortigi esploron, profundigi la komprenon de reguleco en praktikoj, gvidi laborojn kaj solvi demandojn en esploro.
Xi diris, ke striktigi disciplinon de la partio estas ĉiama temo, kaj tiu ĉi laboro neniam devas esti malstreĉita.
| © China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |