Vizitu Forumon

Tri landoj kune konservos financan stabilecon

(GMT+08:00) 2015-10-10 15:49:14     Redaktoro:Yu Rongkang

La Financa Ministerio de Ĉinio sabate publikigis la Komunan Deklaron de la 15a Kunveno de Financaj Ministroj kaj Centr-Bankaj Estroj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, emfazante politikan komunikadon por konservi financan stabilecon.

En la kunveno la financaj ministroj kaj centr-bankaj estroj diskutis pri la ekonomia situacio, perspektivo de la ekonomia kresko de la tri landoj kaj la influo de lastatempa malkvieteco de financa merkato al la ekonomio.

La tri landoj strikte observos la ekonomian kaj financan situacion, taksos la influon de superrandiĝa efiko, konvene traktos riskojn kaj singarde etreguligos politikojn kaj rimedojn por firmigi fidon kaj konservi financan stabilecon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto