Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Okt. 16)

(GMT+08:00) 2015-10-16 14:14:46     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Unesko anoncis vendrede en gazetara konferenco, ke entute 47 kandidatoj, inkluzive de Dokumentoj de la Nankina Masakro el Ĉinio, estas enskribitaj en la Memoron de la Monda Registro fare de la Internacia Konsultiĝa Komitato de Memoro de la Monda Programo de Unesko.

La decido estis farita dum tritaga kunveno de Unesko inter la 4a kaj 6a de oktobro en Abudabio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, post la du-jara traktado kiel parto de la kandidatiga ciklo 2014-2015, dum kiu 88 proponoj el 61 landoj estis ekzamenitaj.

Laŭ Unesko, Dokumentoj de la Nankina Masakro konsistas el tri partoj: la unua parto koncernas la periodon de la masakro (1937-1938); la dua parto rilatas al la postmilita esplorado kaj proceso kontraŭ militkrimuloj dokumentitaj de la Milita Tribunalo de la ĉina nacia registaro (1945-1947), kaj la tria parto tuŝas dosierojn dokumentitajn de la juĝaj aŭtoritatoj de la Ĉina Popola Respubliko (1952-1956).

La Memoro de la Monda Registro estas la listo de dokumentaj heredaĵoj sub la Memoro de la Monda Programo de Unesko, kiu estis establita en 1992 por "konservi dokumentajn heredaĵojn kaj memoron por la profito de nunaj kaj estontaj generacioj en la spirito de internacia kunlaborado kaj reciproka kompreno, konstruado de paco en la menso de virinoj kaj viroj".


Ĉinaj gvidantoj sendis kondolencajn mesaĝojn al Turkio pro la du eksplodoj sabate en la turka ĉefurbo Ankaro.

En la mesaĝoj senditaj dimanĉe, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang diris, ke ili estis skuitaj de la novaĵo de bombatakoj, kiuj kaŭzis gravajn perdojn. Ili profunde funebris pri la viktimoj kaj esprimis elkoran simpation al la familioj de la mortintoj kaj al la vunditoj.

Xi Jinping diris en sia mesaĝo al turka prezidento Recep Tayyip Erdogan, ke Ĉinio oponas ĉian terorismon kaj forte kondamnas tiajn teroristajn atakojn direktitajn kontraŭ civiluloj. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Turkio kaj la internacia komunumo por komune trakti la terorisman minacon.

Li Keqiang diris en sia mesaĝo al turka ĉefministro Ahmet Davutoglu, ke Ĉinio subtenas la klopodojn de la turkaj registaro kaj popolo en la defendo de la nacia sekureco kaj stabileco kaj batalo kontraŭ terorismo.

Preskaŭ 100 homoj estis mortigitaj kaj almenaŭ 250 aliaj vunditaj en la eksplodoj, kiuj estis direktitaj kontraŭ paca mitingo ĉe la centra fervoja stacidomo en Ankaro.

Membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo unuafoje sin ekzercis en batalo kontraŭ interreta terorismo merkrede en la sudorienta ĉina urbo Xiamen.

Teroristaj grupoj uzas la Interreton por publikigi videaĵojn, disvastigi ekstremismon kaj varbi membrojn, severe minacante regionan sekurecon kaj stabilecon.

Delegitoj el membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj ĝia ĉi-rilata organo partoprenis en la ekzercado, interŝanĝinte leĝajn procedurojn kaj teknikan kapablon en batalo kontraŭ terorismo, separatismo kaj ekstremismo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto