Vizitu Forumon

Xi Jinping: Malfermo de ora epoko de rilatoj de Ĉinio kaj Britio

(GMT+08:00) 2015-10-20 16:18:56     Redaktoro:Ĝoja

Dimanĉe antaŭ sia ŝtata vizito al Britio ĉina prezidanto Xi Jinping estis intervjuita de la brita novaĵ-agentejo Reuters. Xi diris, ke li atendas diskuton kun britaj gvidantoj kaj amikoj el diversaj rondoj pri evoluado de la dulandaj rilatoj, kaj ili ellaboros vojmapon de la interrilatoj por la estonta periodo, aldonos movforton al praktika kunlaboro sur diversaj kampoj kaj kune malfermos "oran epokon" de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Britio.

Xi montris, ke en la lastaj jaroj malrapidiĝis la monda ekonomia kresko, sed kontinue disvolviĝis la kunlaboroj investaj, ekonomiaj kaj komercaj inter la du landoj. Kaj multaj grandaj planoj de la brita registaro kongruas kun la ĉina iniciato pri "Unu Zono kaj Unu Vojo" kaj aliaj ĉinaj planoj. Laŭ la koncepto de amplekseco, malfermo, kunlaboro kaj komuna gajno Ĉinio volas klopodi kun Britio por altigi kunlaboran nivelon, pliigi kunlaborajn terenojn kaj pli multe profitigi la du popolojn.

Pri la duflanka financa kunlaboro, Xi diris, ke la financa kunlaboro, kiu frue komenciĝis kaj rapide disvolviĝis, havas grandan potencialon kaj marŝas antaŭen en diversaj kampoj. Se estos kondiĉo, Ĉinio volus aktive konsideri plifortigon de interligo kaj interlaboro de la dulandaj financaj merkatoj.

Parolante pri la Azia Infrastruktura Invest-Banko, Xi diris, ke la banko celas akceli infratrukturan konstruadon kaj interligon de la regiono kaj profundigi regionan kunlaboron. Ĉinio pozitive taksas kaj bonvenigas la membriĝon de Britio al la banko.

Rilate la malrapidiĝon de la ĉina ekonomia kresko, Xi diris, ke en la unua duono de la kuranta jaro la ĉina ekonomio kreskis je 7%, kongrue kun la anticipo de la tutjara kresko kaj plej rapide inter ĉefaj ekonomioj de la mondo. Estas normale, ke la ekonomio kreskas iam rapide kaj iam malrapide.

Cetere, Xi respondis demandojn pri klimata ŝanĝiĝo, la suvereneco de la Suda Ĉina Maro kaj internacia kunlaboro en la batalo kontraŭ korupto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto