Vizitu Forumon

Xi Jinping komencis ŝtatan viziton al Britio

(GMT+08:00) 2015-10-20 16:19:34     Redaktoro:Ma

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Londonon por ŝtata vizito al Britio.

Je la 8a horo nokte laŭ la loka tempo, ĉe la flughaveno de Londono, Xi kaj lia edzino Peng Liyuan estis salutitaj de vicgrafo Viscount Hood, reprezentanto de brita reĝino, kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Philip Hammond.

Xi esprimis sinceran saluton kaj bondeziron al la registaro kaj popolo de Britio. Li diris, ke Ĉinio kaj Britio ambaŭ havas longan historion kaj brilan kulturon kaj faris apartan kontribuon al progreso de la homaro. La kuranta jaro estas la komenco de la dua jardeko de la ampleksa strategia partnereco de Ĉinio kaj Britio. Profundigi la dulandajn rilatojn konformas al la bazaj interesoj de la du landoj kaj la du popoloj. Li atendas profunde interŝanĝi opiniojn kun britaj gvidantoj pri duflankaj rilatoj kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, kaj vaste kontaktiĝi kun personoj el diversaj rondoj de Britio, por profitigi la du popolojn kaj kune fari novan kontribuon al paco, stabileco kaj prospero de la mondo.

Londono estas la unua stacio de lia vizito, kaj poste li vizitos Manchester.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto