Vizitu Forumon

Xi Jinping kaj David Cameron renkontiĝis en villo

(GMT+08:00) 2015-10-23 15:45:36     Redaktoro:Ĝoja

Ĵaŭde en villo en Chequers denove renkontiĝis ĉina prezidanto Xi Jinping kaj brita ĉefministro David Cameron.

Posttagmeze de tiu tago, Xi estis varme salutita de Cameron, kiam li atingi la villon. Ili iris al herbejo kaj kune plantis kverkon, simbolantan la amikecon inter Ĉinio kaj Britio.

Sekve ili interparolis dum 4 horoj kaj duono kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri ŝtatregado, la duflankaj rilatoj kaj internacia situacio.

Fine en la akompano de Cameron, Xi iris al loka urbeto. Xi kaj Cameron babilis dum trinkado de biero. Ili manĝis britajn manĝaĵojn "frititajn fiŝojn kaj terpomfingrojn".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto